Silabkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silabkantado[1] estas kantado nevorta, ĉe kiu oni kantas per unu aŭ pluraj vokaloj (ofte /a/) aŭ malpli simplaj silaboj (ofte la la lasolfeĝo). Silabkantadon oni povas praktiki kiel voĉan ekzercon, aŭ prezenti kiel muzikaĵon.

Silabkanto estas tia silabkantada komponaĵo, destinita por publika plenumo.

En popola kulturo, ekster klera muzika kaj foje kiel infanludo, eblas preni frazon aŭ tutan kanton kaj anstataŭi ĉiujn vokalojn per unusola, tiel ke la rezulto iĝas monotona. Ekzemple en Hispanio oftas preni precizan frazon "Cuando Fernando Séptimo usaba paletó" (Kiam Ferdinando la 7-a uzis palton) kaj konverti ĝin en "Kandá Farnanda Sáptama asaba palatá palatá asaba palatá, Kendé Fernende Septeme esebe peletá peletá esebe peleté", kaj tiel plu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Grand Dictionnaire Français-Espéranto», la artikolo vocalise.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]