Silva Gunbardhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silva Gunbardhi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1981 (1981-11-02) (42-jaraĝa)
en Vlora
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Silva Gunbardhi (naskiĝis en 1980 en Vlorë[1]) estas albana kantaŭtoro, pop- kaj popolmuzika kantistino. Ŝia plej granda sukceso estas la kanto Të ka lali shpirt, kiun ŝi prezentis kune kun la du albanaj artistoj Mandi Nishtulla kaj Dafi Derti eldonita en 2013. Tiu kanto rapide populariĝis kaj estas unu el la plej spektitaj albanaj kantoj iam ajn en Jutubo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gunbardhi naskiĝis en 1980 en la sudo de Albanio, en la marborda urbo de Vlorë. En la aĝo de ses jaroj ŝi unuafoje partoprenis muzikan konkurson por infanoj.

Ŝi unue studis edukadon kaj poste juron. Kiam ŝi ankoraŭ vivis en Vlorë, ŝi laboris ĉe la teatro "Petro Marko", poste ŝi translokiĝis al Tirano por daŭrigi sian muzikan karieron.

La unua kanto kiun ŝi komponis estis "Mi sentas la vortojn de la luno" kun kiu ŝi partoprenis la festivalon "Këngët e Stinës" (Kantoj de la Sezono)[1].

En 2001 ŝi partoprenis la Festivali i Këngës kaj en 2008 la konkurson Kënga Magjike, en kiu ŝi atingis la finalon per la debuta unuopaĵo Të doja shume por kiu ŝi gajnis ankaŭ la premion por la plej bona balado. En 2009, Gunbardhi surbendigis la kanton Pyet zemrën kune kun la albana kantisto Kelly. Ŝi gajnis la premion por la plej bona interpreto.

Kantaro plurlinga[redakti | redakti fonton]

Du jarojn poste, la unua turklingva unuopaĵo de Gunbardhi Bebeğim ("Bebo") estis publikigita kune kun turka kantisto kaj komponisto Serkan Kaya kaj Dafi Derti. Bebeğim estas alia versio de la albanlingva kanto E kam pas, kiun Dafi Derti publikigis kune kun Mandi Nishtulla kaj kantisto Sabina Dana en 2013.

En 2014 versio de la kanto Të ka lali shpirt estis publikigita sub la bulgara nomo Pusni go pak fare de du bulgaraj artistoj Desislava kaj Ustata en dueto kun Mandi Nishtulla.

En junio 2017, la unuopaĵo I love you estis publikigita, sur kiu Gunbardhi kantas en dueto kun Dafi Derti en la angla kaj albana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (alb) Një biografi e kengëtares të njohur Vlonjate Silva Gunbardhi e realizuar nga Eduart Pasha, Vlora News, la 2-an de novembro 2019

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Manele

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]