Sinagogo ĥorala (Ĥarkivo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥorala sinagogo je Ĥarkivo
interno

La Ĥorala sinagogo (ukraine: Хоральна синагога «Бейт Менахем») en Ĥarkivo estas la plej granda sinagogo en Ukrainio.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La religia domo konstruiĝis inter 1909 kaj 1923 laŭ planoj de Jakov G. Gevirc, Valentin A. Feldman kaj M. F. Piskunov. Post la Oktobra Revolucio ĝi malfermiĝis kaj ekfunkciis kiel laborista klubejo, kinejo kaj sportejo.

Dum la tempo de okupiĝo fare de Wehrmacht kaj batalegoj en la ĉirkaŭaĵoj de Ĥarkivo la domo ne suferis damaĝon. Post la dissolvo de Sovetunio kaj la sendependiĝo de Ukrainio ĝi estis redonita al judaj organizoj. En 1998 partoj brulkonsumiĝis; sekvis restaŭradoj ĝis la 2003-a jaro. Tiam oni ankaŭ instalis enkomplekse bibliotekon, geedziĝĉambron kaj gimnastikejon.[3] Tenadas la tuton la societo Ĥabad (חב״ד).

Dum la batalo de Ĥarkivo la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio kaj ĝiaj helptrupoj pafegis en la urbon. Raketa eksplod-ondo en la 9.3.2022 kaŭzis damaĝon de sinagogaj fenestroj kaj de la fasado.[4][5]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La historiisma sinagogo havas elementojn de novgotiko kaj de orientala stilo: sekve temas pri eklektika aĵo. La horizonta projekciaĵo estas (laŭdire) de pli ol 2000 m² pro kio ĉirkaŭ mil homoj havas sidlokon ene. Sed pridubindas tiu ĉi aserto kiel ankaŭ la takso kiel la dua plej granda sinagogo de Eŭropo post Granda Sinagogo de Budapeŝto. La alteco de la kupolo estas de 42 metroj.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

49.99243888888936.234863888889