Sinagogo de Baja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Baja
sinagogo • urba biblioteko
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Lando Hungario vd
Situo Baja
Situo
Geografia situo 46° 11′ 1″ N, 18° 57′ 3″ O (mapo)46.18358918.950772Koordinatoj: 46° 11′ 1″ N, 18° 57′ 3″ O (mapo)
Sinagogo de Baja (Hungario)
Sinagogo de Baja (Hungario)
DEC
Sinagogo de Baja
Sinagogo de Baja
Situo de Sinagogo de Baja
Map
Sinagogo de Baja
vdr

La Sinagogo en Baja estas impona historia monumento de la urbo. Nun ĝi estas Biblioteko Ady Endre.

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj vivis en Baja jam ekde la 1720-aj jaroj. En 1773 ili fondis memstaran religian grupon kaj ili konstruis la necesajn konstruaĵojn. En 1840 incendio okazis, en la sekva jaro la necesaj judaj konstruaĵoj denove estis konstruitaj, eĉ ili konstruis hospitalon por judoj. La nun videbla klasikisma sinagogo estis konstruita en 1845 kune kun la apuda domo por maljunuloj. En 1890 ĝi estis renovigita, krome galerio kun orgeno estis farita. Denova renoviĝo okazis en 1920. En 1944 la judoj deportiĝis al Aŭŝvico, nur 300 restis viva. La sinagogo apenaŭ estis uzata. En 1974 la urbo aĉetis ĝin kaj post trakonstruo en 1985 la biblioteko kaj kulturcentro ekfunkciis, tamen laŭeble la origina interna spaco kaj eksteraĵoj restis originaj. La judoj ankaŭ nun havas funkcian preĝdomon malantaŭ la sinagogo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kvarlatera sinagogo situas laŭ la trotuaro, ĝi kontaktiĝas kun la iama juda lernejo. En la alia flanko monumento pri la viktimoj etendiĝas. Ankaŭ sur la ekstera muro de la sinagogo estas memortabulo pri judaj falintoj dum la 1-a mondmilito. Ekstere la plej granda ornamaĵo estas la timpano. Interne la iama galerio por virinoj faras 3 navojn el la interna spaco. En la vestiblo memortabulo memorigas pri la granda incendio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]