Librejo Ady Endre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biblioteko Ady Endre)
Librejo Ady Endre
biblioteko
vdr

Biblioteko Ady Endre kun kultura centro en Baja estas la urba biblioteko de la urbo.

Sinagogo de Baja, la nuna urba biblioteko

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua urba publika biblioteko ekfunkciis en 1948 en la loka muzeo. Pli frue nur diversaj rondoj funkciis, kiel biblioteko. En 1950 la biblioteko jam estis sendependa de la muzeo. Post 2 jaroj ĝi iĝis biblioteko de Distrikto Baja kaj en 1954 ĝi prenis la nomon Ady Endre. En 1974 la urbo aĉetis la neuzitan sinagogon kaj post trakonstruo en 1985 la biblioteko kaj kulturcentro ekfunkciis, tamen laŭeble la origina interna spaco kaj eksteraĵoj restis originaj. En 1993 en la apuda iama juda lernejo biblioteko por infanoj ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kvarlatera iama sinagogo estas historia monumento. Ĝi situas laŭ la trotuaro kaj kontaktiĝas kun la iama juda lernejo. Ekstere la plej granda ornamaĵo estas la timpano. La enirejo funkcias el la korto tra ŝtuparo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]