Sinagogo de Berkach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la sinagogo en Berkach

La Sinagogo en Berkach, kvartalo de Grabfeld en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la germana federacia lando Turingio estas parto de judkultura ensemblo. Ĝi stariĝis en la jaro 1854. La ejo ĉe Mühlfelder-strato nr 7 estas monumentprotektataĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale judoj forpeliĝis el la pli grandaj urboj de Turingio en la 16-a jarcento kaj ŝanco nova por ili ofertiĝis en pli malgrandaj loĝlokoj kie regis frankoniaj kavaliroj regnaj. En 1632 la sinjoroj de Stein permesis do al judoj setliĝon en Berkach. La regado kavalira daŭris ĝis 1808. En 1833 vivis en Berkach 308 kristanoj kaj 152 judoj. La diservo juda okazis unue en privataj domoj kaj ekde 1762 en vera sinagogo; la mikveo tamen ankoraŭ lokis en privataj domoj kaj tombejo juda estis nur en distanco de 24 kilometroj en Sulzfeld-Kleinbardorf. Mikveo oficiala venis en 1838, tombejo propra en 1846.

Konsekro de nova sinagogo solene okazis finfine la 1-an de junio 1854 kune kun apuda lernejo. Depost 1869, kiam judoj denove rajtis loĝi en pli grandaj urboj, la juda vivo en Berkach senteble elmalgravis.

Evoluo ekde 1933[redakti | redakti fonton]

Ene de la sinagogo estis torao-ujo kun ses ruloj de la sanktaj libroj; dum la Kristala nokto la preĝejo restis netuŝita sed ĝi vendiĝis fare de la judoj al la komunumo en la jaro 1939 kaj ĝi revendis la tuton en 1942 al la Societo ŝparkasa kaj monpruntada (Sparkassen- und Darlehensverein). Unu jaron poste deportiĝis la lasta judo el Berkach koncentrejen. Ekde 1949 la tuton uzis la Ligo pri reciproka interkamparana helpo (Vereinigung der gegenseitigen Bauernhilfe/VdgB), poste de kolĥozo kiel deponejo, stalo kaj forĝejo.

Ekde 1990 restaŭriĝis la sinagogo sub la gvido kaj en la 3-a de novembro 1991 okazis solena rekonsekro fare de la heslanda ĉefrabeno Chaim Litschitz [ĥaim LITŝic].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eike Küstner: Jüdische Kultur in Thüringen. Eine Spurensuche. Sutton Verlag, Erfurt 2012, ISBN 978-3-95400-083-8, p. 39–40.
  • Sparkassen-Kulturstifung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen Thüringen. Band 2, Regensburg 2010, ISBN 978-3-7954-2252-3, p. 28-29

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.43726910.39732