Sinagogo de Michelstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la sinagogo de Michelstadt

La sinagogo de Michelstadt situas en la historia urbeto Michelstadt [Mihelŝtat] en la federacia lando en centra Germanio, centre de la arbaroriĉa mezalta montaro Odenvaldo. La loka juda komunumo starigis ĝin en 1791. La konstruaĵo situas en la historia urbocentro, rekte ĉe la mezepoka urba remparo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La situo de la urba sinagogo respegulas la socian statuson de la lokaj judoj de la mezepoko ĝis la fino de la 18-a jarcento: La judoj rajtis vivi ene de la urba remparo, sed tamen nur tute ĉe la rando, en difinita urbocentra parto konsiderebla getto. La konstruaĵo anstataŭigis pli malnovan, mezepokan sinagogon samlokan.

La urba sinagogo estis inter la malmultaj de suda Hesio, kiuj pretervivis la nazian persekuton de judoj kaj de judaj kulturaĵoj. Kadre de la pogromo de novembro 1938 ĝia interno plene detruiĝis, sed la eksteraĵo restis, ankaŭ la hebrea skribaĵo ĉe la enirejo. Poste en la naziaj jaroj ĝi uziĝis kiel stokejo.

Fine de la 1970-aj jaroj la konstruaĵo estis restaŭrita al la antaŭdetrua historia stato, kadre de restarigo de la tuta historia urbocentro, sed tamen ĝi ne plu iĝis centro de viva juda komunumo. En la restaŭrita konstruaĵo instaliĝis muzeo dediĉita al la nomo de la eksa landa rabeno Isaak Emil Lichtigfeld, kiu gvidis la judajn komunumoj de la lando Hesio inter la jaroj 1954 kaj 1967. La muzeo videbligu la religian kaj socian vivon de la judoj en la historie malurba kaj kompare riĉa regiono de la mezalta montaro Odenvaldo en pasintaj jarcentoj.

historiaj hebreaj skribaĵoj ĉe la sinagoga enirejo

Intertempe en la historia urbeto Michelstadt denove ekzistas juda komunumo. La 25-an de februaro 2005 la konstruiĝo refariĝis biblia sinagogo per solena enmeto de torao en la sinagogan toraujon. Ekde tiam en la sinagogo denove okazas judaj diservoj.

Literaturo germanlingva pri la sinagogo[redakti | redakti fonton]

  • Thea Altaras: Synagogen in Hessen – was ist geschehen seit 1945? (germane: "sinagogoj en Hesio - kio okazis ekde 1945?"). Königstein 1988, paĝo 169.
  • Folkhard Cremer: „Dehio“ Hessen II – Regierungsbezirk Darmstadt. Berlin 2008, paĝo 580.
  • G. Ulrich Großmann: Dumont-Kunstreiseführer Mittel- kaj Südhessen. Köln 1995, paĝo 324.
  • Hans Teubner kaj Sonja Bonin: Kulturdenkmäler en Hessen. Odenwaldkreis. Eldonita fare de la landa oficejo pri konservado de monumentoj Landesamt für Denkmalpflege Hessen, eldonejo Vieweg, Braunschweig/Wiesbaden 1998, ISBN 3-528-06242-8, paĝoj 475 kaj sekvaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]