Sinagogo de Moravia Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa ostrava sinagogo
ĉeĥe: Hlavní ostravská synagoga
sinagogo
Ĉefa ostrava sinagogo en la jaro 1879
Oficiala nomo: Hlavní ostravská synagoga
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Moravia Ostrava
Historia regiono Silezio
Situo Sinagogo de Moravia Ostrava
 - koordinatoj 49° 50′ 10″ N 18° 17′ 37″ O / 49.83611 °N, 18.29361 °O / 49.83611; 18.29361 (mapo)
Arkitekto Franz Böhm
Stilo maŭra stilo
Konstruado -
 - komenco 1879
 - konsekro 15-a de septembro 1879
Uzado 1939 forbruligita
Pereo 1940 detruita
Religio judismo
Kapacito 484 porviraj sidlokoj, 344 porvirinaj sidlokoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Main Synagogue in Moravská Ostrava
Portalo pri Ĉeĥio

Ĉefa sinagogo en Ostrava situis en Moravia Ostrava ekde la jaro 1879 ĝis 1939.

La konstruaĵon por origine 588 kaj pli poste por 828 kredantoj en historiiganta maŭra stilo proponis Franz Böhm. Baza ŝtono estis metita la 20-an de majo 1879 kaj jam la 15-a de septembro de la sama jaro la konstruaĵo estis preta. Karakterizaj fariĝis du turoj finitaj per grandaj kupoloj kun sespintaj steloj.

Solenan inaŭguradon de la sinagogo partoprenis gravuloj sendiference de nacieco kaj kredo. En la solena marŝantaro estis krom aliaj ankaŭ distrikta hetmano el Místek F. Richter, la moraviasilezia distrikta juĝisto C. Simonis aŭ urbestro de la urbo K. Grünwald. Malfermi la sinagogon estis komisiita la hetmano Richter.

Por la nova fasado estis subskribita konkurso por junaj artistoj. En la jaro 1934 poste estis realigita la venka propono de pragaj arkitektoj, kiuj proponis glatan areon kun simbolo de dia leĝo.

Nokte el la 12-a je la 13-a de junio 1939 la ĉefa ostrava sinagogo estis forbruligita kaj fine de aŭgusto de 1939 konstruoficejo eldonis ordonon al malkonstruado. Tiu estis komencita fine de novembro de 1939 kaj finita ĝi estis somere de 1940.

La ĉefan ostravan sinagogon hodiaŭ rememorigas nur memorigtabulo lokigita ĉe enveturejo en malantaŭan alon de magazeno Prior.