Sinhala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinhale)


Sinhala lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Insular Indo-Aryan
Parolantoj 15 300 000
Skribo sinhala skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 si
  ISO 639-3 sin
  Glottolog sinh1246
Angla nomo Sinhala
Franca nomo singhalais
vdr

La sinhala lingvo estas parolata en Srilanko de pli ol 15 milionoj da parolantoj, apud la tamila[1] (ankaŭ oficiala lingvo) kaj la angla kiel 'interlingvo'[2]. Ĝiaj ISO-kodoj estas si kaj sin. La lingvo havas apartan alfabeton kaj la plej multaj lingvanoj etne estas sinhaloj. Ekzistas vikipedio en la sinhala lingvo.

La palia kaj la sanskrita lingvoj ankaŭ influis la disvolviĝon de la sinhala pro sia asocio kun budaismo. Tial la sinhala estas la lingva koro de la budaisma praktiko en Srilanko[2]. La kontakto de la sinhala kun la portugala, nederlanda kaj angla sekvis la kolonigon de la lando fare de la portugaloj, nederlandanoj kaj britoj inter 1505 kaj 1948 (Rogers 1994, 2004).

Pri la angla en Srilanko[redakti | redakti fonton]

Post kiam Srilanko gajnis sendependecon de la britoj en 1948 la angla restis la dominanta lingva influo sur la sinhala en nuntempa Srilanko[2]. La Oficejo de Oficialaj Lingvoj de Sri-Lanko estas la sola aŭtoritato kiu havas la povon efektivigi lingvopolitikojn en la lando.

Ĝis la jaro 1956 la angla estis la oficiala lingvo laŭ la srilanka konstitucio[1]. La socia, kultura, ekonomia kaj politika influoj de la angla lingvo sekve de ĝia konstitucia pozicio, severe subfosis la statuson de sinhala. Multaj srilankanoj vidis en la angla lingvo rimedon kaj al enpovigo kaj fremdigo (alienation), kvankam nuntempe la sinteno vidalvide de la angla iĝis pli pozitiva sub la influokresko de ĝia prestiĝo akiri pli altajn profesiajn postenojn[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto : la angla estis la oficiala lingvo de la lando inter 1796 kaj 1956. Kvankam oni donis al la angla 'oficialan' statuson en la nordo kaj oriento de la lando sub la akto 'specialaj provizoj' de 1958, oni devis atendi ĝis 1972 antaŭ la tamila ricevis konstitucian aprobon, kvankam ĝi estas la 'nacia' lingvo kaj ke nur en 1987 la tamila akiris egalan statuson kaj estis deklarita "oficiala" kaj "nacia" lingvo kune kun la sinhala.
  2. 2,0 2,1 2,2 (angla) Tanya Nissani Ilangakkone Ekanayaka, Sinhala, English and multilingualism in Sri Lanka: An overview (sinhala, angla kaj plurlingveco en Srilanko), p. 17, En : Theorising the Practice of Language Mixing in Music: An Interdisciplinary (Linguistic and Musicological) Investigation of Sri Lanka’s Leading Genre of Contemporary Popular Song and its Community (PDF)
  3. (angla) Tanya Nissani Ilangakkone Ekanayaka, , The development of English in Sri Lanka and Sri Lankan English/es; an overview, p. 19-25, En : Theorising the Practice of Language Mixing in Music: An Interdisciplinary (Linguistic and Musicological) Investigation of Sri Lanka’s Leading Genre of Contemporary Popular Song and its Community (PDF)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]