Sinodo de Whitby

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sinodo de Whitby (664) estis grava eklezia sinodo kiu okazis ĉe la abatejo de Hilda de Whitby ĉe Whitby, Anglio.

Du kristanaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua 7-a jarcento estis du kristanaj tradicioj en Anglio, kutime nomata la "roma" kaj la "kelta". Inter la diferencoj estis la kalkulo de la dato de Pasko, kaj pluraj monaĥaj kutimoj (ekzemple la stilo de tonsuro). Northumbria estis plejparte konvertita de monaĥoj el Iona, Skotlando, kaj la reĝo, Oswiu, sekvis iliajn kutimojn: sed ankaŭ estas tie kristanoj kiuj sekvis la "roman" tradicion, inter kiuj (persvadite de Sankta Wilfrid) estis Ahlfrith, filo de Oswiu: tial ĉe la kortego estis du datoj kiam oni celebris paskon.

La sinodo[redakti | redakti fonton]

Colman, episkopo de Lindisfarne, estis ĉefa ĉampiono de la kelta tradicio, kaj Wilfrid de la roma. La reĝo mem prezidis la sinodon. Kiam Wilfrid diris ke Jesuo Kristo konfidis la ŝlosilojn de la ĉielo al Sankta Petro, kaj ke tial nur ties sekvantoj rajtis decidi gravajn ekleziajn aferojn, Oswiu tuj proklamis ke la roma tradicio venkis. Verŝajne Oswiu influiĝis de la deziro unuigi la eklezion en sia regno.

Colman demisiis kaj iris al Galway, Irlando, kie li fondis monaĥejon sur la insulo Inishbofin. Hilda de Whitby, kiu devenis de la reĝa familio de Northumbria, kaj kiu antaŭe sekvis la keltan tracion, lojale subtenis la decidon.

Post la sinodo la potenco de la papoj en Anglio kreskis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La du ĉefaj fontoj pri la sinodo estas la Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum de Bede kaj la biografio de Sankta Wilfrid verkita de Eddius Stephanus.