Sint-Niklaas
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
provinco: Orienta Flandrio |
geografia situo: 51°10’N; 4°09’E Mapo |
areo: 83,69 km² |
loĝantoj: 70.016 (2007-01-01) |
loĝdenso: 825 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 9100 |
telefono: 03 |
Sint-Niklaas (nederlande: [sintniKLAS], en Esperanto Sankta Nikolao) estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1825 ricevis la honortitolon "urbo".
Ekde 1977 la municipoj Sinaai, Nieuwkerken-Waas kaj Belsele apartenas al Sint-Niklaas.
La 6-a de decembro estas festotago de la Sankta Nikolao kaj multaj infanoj skribas leteron al la urbo Sint-Niklaas, direktita al la sanktulo, kiu estas granda amiko de ĉiuj infanoj.
Ĉiujare, komence de septembro okazas la festo de la paco "Vredesfeesten" dum kiu ekflugas multaj varmaerbalonoj de la ĉefa urboplaco.
Ĝemelurboj
|