Biosintezo de grasaj acidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sintezo de grasaj acidoj)

La grasacidoj estas biomolekuloj tre gravaj por la vivaj estaĵoj. Ili estas la ĉefaj konstituantoj de la trigliceridoj (oleoj kaj grasoj, kiuj agadas kiel energia rezervo) kaj de la fosfolipidoj (kiuj formas la strukturon de la ĉelaj membranoj). Ties biosintezo estas tiel de ŝlosila gravo por ĉiuj organismoj.[1]

La ĉefa antaŭaĵo de la grasacidoj estas la malonil-KoA, nome molekulo kiu havigas du el ties tri atomoj de karbono al la karbona strukturo de la grasacidoj en kresko. La malonil-KoA devenas siavice de la acetil-KoA. Ĉiuj reakcioj de sintezo de grasacidoj okazas en la citosolo de la ĉeloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nelson, D. L. & Cox, M. M. 2006. Lehninger Principios de Bioquímica, 4a eldono. Eld. Omega, Barcelona. ISBN 978-84-282-1410-0