Sirhan Sirhan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sirhan Sirhan
Persona informo
Naskonomo Sirhan Bishara Sirhan
Naskiĝo 19-an de marto 1944 (1944-03-19) (79-jaraĝa)
en Jerusalemo
Ŝtataneco Jordanio
Alma mater John Muir High School • Pasadena City College
Okupo
Okupo grumo
vdr

Sirhan Bishara SIRHAN (naskita la 19an de marto 1944, en Jerusalemo, de kristanaj palestinaj gepatroj) estas la konviktita murdinto de la usona senatano Robert F. “Bobby” Kennedy (konata ankaŭ kiel RFK). Nuntempe li pasigas dumvivan enprizonigon en la California State Prison, Corcoran, Kalifornio, Usono.

La murdo de RFK[redakti | redakti fonton]

La 5an de junio 1968 Sirhan pafis revolvere kontraŭ la grupo ĉirkaŭanta Robert Kennedy ĉe la kuireja provizejo de la hotelo Ambassador en Los-Anĝeleso, nelonge post kiam Kennedy finis alparoli siajn subtenantojn en la hotela ĉefa dancsalono. Pluraj el tiuj homoj sukcesis superforti kaj senarmigi la pafinton.

Kennedy ricevis tri pafojn (kvara kuglo trairis lian jakon) kaj mortis preskaŭ 26 horojn poste. Kvin pliaj personoj estis pafvunditaj, sed poste resaniĝis.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Laŭsupoze Sirhan kredis sin perfidita de la apogo de Kennedy al Israelo en la t.n. Sestaga Milito en junio 1967, ekinta precize unu jaron antaŭ la murdo. Tamen, post la murdo oni trovis enskribon en la taglibro de Sirhan kun la teksto "RFK must die" (RFK devas morti), ŝajne skribitan antaŭ ol la apogo de Kennedy al Israelo diskoniĝis publike. Post lia aresto, oni trovis kajeron kun tiu ĉi kaj aliaj taglibraj enskriboj kaj multe da sensencaj, konsci-fluaj skribaĉoj.