Skizoafektiva perturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skizoafektiva perturbo estas mensa malsano karakterizata per malnormaj pensprocezoj kaj malreguligataj emocioj. La diagnozo fariĝas kiam la suferanto havas kvalitojn kaj de skizofrenio, kaj de humora perturbo- aŭ dupolusa obstrukcodeprimo- sed ne ĝuste plenumas la kriteriojn por unu aŭ la alia sola. La dupolusa tipo estas distingata per simptomoj de manio, hipomanio aŭ miksita epizodo; la deprima tipo nur per simptomoj de deprimo. Komunaj simptomoj de la perturbo inkluzivas halucinaĵojn, paranojajn iluziojn kaj malordigitajn parolon kaj pensadon. La komenciĝo de simptomoj ofte okazas en juna plenkreskuleco, nun kun malcerta viva komuneco (ĉar la perturbo redefiniĝis), sed DSM-IV komuneco estis malpli ol 1 elcento de la loĝantaro, en la rango de 0.5 ĝis 0.8 elcento. Diagnozo baziĝas laŭ vidata konduto kaj la raportitaj spertoj de la suferanto.

Genetiko, neŭrobiologio, frua kaj aktuala medioj, kondutaj, sociaj kaj spertaj komponantoj ŝajnas esti gravaj kontribuaj faktoroj; iuj distraj aŭ preskribataj drogoj povas kaŭzi aŭ malplibonigi simptomojn. Ankoraŭ neniu unuopa, izolita kaŭzo troviĝis, sed vasta evidenteco ekzistas por malnormeco en la metabolo de tetrahidrobiopterino, dopamino kaj glutamato en personoj kun skizofrenio, psikozaj perturboj de humoro kaj skizoafektiva perturbo. En personoj kun skizoafektiva perturbo ofte kune okazas aliaj malsanoj, kiel angoro kaj droga misuzo. Sociaj problemoj kiel longdaŭra senlaboreco, malriĉeco kaj senhejmeco estas komunaj. La averaĝa vivdaŭro de personoj kun ĉi tiu perturbo estas malpli longa ol tiu, por personoj sen ĝi, pro pli grandaj problemoj de fizika sano kiel malnomada vivstilo kaj pli granda ofteco de sinmortigo.