The Legend of Sleepy Hollow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sleepy Hollow (libro))
The Legend of Sleepy Hollow
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Washington Irving
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro Gotika literaturorakonto pri fantomoj
vdr

La legendo de Sleepy HollowLa legendo de la senkapa rajdanto estas rakonto de teroro kaj romantismo, verkita de Washington Irving en 1820, kaj publikigita en sia kolekto de eseoj kaj noveloj The Sketch Book of Geoffrey Crayon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en 1790, ĉe Tarry Town (Tarrytown, Novjorkio), en aparta valo nomita Sleepy Hollow (Dormema Kavo) konata pro siaj historioj de fantomoj kaj la sorĉa etoso kiu nutras la imagopovon de kaj lokanoj kaj vizitantoj. La plej fifama spektro de la loko estas la Senkapa rajdanto, pri kiu oni diras, ke li estas la fantomo de iama germana soldato frapita per kanonkuglo sir la kapo dum "iu sennoma batalo" de la Usona Milito de Sendependeco kaj kiu "ĉevalrajdas al la batalejo dum nokta serĉado de sia kapo".

La legendo estas la rakonto de Ichabod Crane, instruisto ekstreme superstiĉa el Konektikuto kiu enamiĝas de 18-jaraĝa junulino Katrina Van Tassel, nura filino de Baltus Van Tassel, riĉa loka farmisto, kaj de ŝia riĉo, kiun sopiras ankaŭ la juna lokano Abraham "Brom Bones" Van Brunt. Unu nokton la ambicia instruisto ĉeestas en festo de Van Tassel. Li dancas, ĝuas la etoson kaj aŭskultas la fantomecajn historiojn kiuj rakontas Brom kaj la ceteraj lokanoj, dum lia celo estas konfesi sian amon al Katrina post la foriro de la invititoj.

Post nekontentiga amdeklaro, Ichabod ĉevalrajdas hejmen tra timigaj arbaroj inter la bieno de Van Tassel kaj la setlejo Sleepy Hollow. Survoje lia aktiva imagopovo estas tuŝita per la historioj de spiritoj rakontitaj en la Festo de la Rikolto. Subite aperas la Senkapa Rajdanto. Laŭ freneza kurado al la ponto apuda al la tombejo de la iama nederlanda preĝejo de la valo, en kiu oni diris, ke la Rajdanto "vanuiĝos en flamoj kaj silfuro", Ichabod rajdis por sia vivo, akcelante malespere sian ĉevalon al la malsupra parto de la valo. Tamen la makabra spirito atingis la ponton, baŭmigis sian ĉevalon kaj ĵetis sian fortranĉitan kapon al la timigita vizaĝo de Ichabod Crane.

Sekvan nokton, Ichabod estis mistere malaperinta el la vilaĝo, kio ebligis la geedziĝon de Katrina kun Brom, pri kiu oni komentis, ke li multe sciis pri la afero de Ichabod. Fakte, la nuraj elementoj trovitaj prie estis la ĉevalo kaj la ĉapelo de la instruisto, krom mistera kukurbo rompita en tiu loko. Kvankam la naturo de la Rajdanto restas malferma al la libera interpretado, la historio sugestas, ke la rajdanto estis reale Brom maskita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]