Sliven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sliven
Сливен
situo en Bulgario
Bazaj informoj
ŝtato: Bulgario
provinco: Sliven
loĝantoj: 115 758 (junie 2006)
koordinatoj: 42° 41' norde,
26° 20' oriente
alteco: 243 m super la marnivelo
poŝtkodo: 8800
telefona prefikso: (+359) 044
aŭtokodo : CH

La urbo Sliven - bulgare Сливен - situas en la orienta centro de Bulgario. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉ. 115 800 homoj - pli-malpli 49 procentaĵoj el la sumaj loĝantoj de la provinco. Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo CH (do "sn").

La provinca ĉefurbo situas piede de la unika roka masivo "Sinite Kamani" ("bluaj rokoj"), tre proksime de mineralaj fontoj. La urbo konatas pro pura freŝa aero, puraj akvofontoj, mildaj vintroj kaj malvarmetaj someroj.

Partneraj urboj

situo de la urbo kaj de la ĉirkaŭaj municipoj en la provinco