Smerdio (Persio)
| Smerdio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | en Pasargado | ||||
| Morto | en Pasargado | ||||
| Mortis per | pikvundo | ||||
| Mortigita de | Prexaspes • Anaphas vd | ||||
| Religio | Zaratuŝtrismo vd | ||||
| Ŝtataneco | Aĥemenida Imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Aĥemenida dinastio vd | ||||
| Patro | Ciro la 2-a | ||||
| Patrino | Cassandane (en) | ||||
| Gefratoj | Kambizo la 2-a, Roxane (en) | ||||
| Edz(in)o | Atosa Phaedymia (en) | ||||
| Infanoj | Parmys (en) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Smerdio (perse Bardiyā, بردیا [bærdijɑ], malnovperse Bŗdiya) laŭdire regis la Persan imperion en julio ĝis septembro 522 a.K.. Li estis la pli juna filo de Kiro la 2-a kaj estis de la aĥemenida dinastio. Bardiyā estis la pli juna frato de la antaŭa reganto Kambizo la 2-a (Persio) kaj prenis la regecon (kaj la edzinon Atosa), kiam Kambrizo mortis en julio de tiu jaro. Kvankam li estis escepte forta kaj granda viro, li estis mortigita ankoraŭ samjare kaj la sekva reganto iĝis Dario la 1-a, signifa armea konsilisto de Kambizo la 2-a, lia bofrato kaj nepo de Arsames. Ĉiuj rakontoj pri la cirkonstancoj de la jaro 522 estas inter si iom konfuzaj, dubindaj, kaj ŝajnas ke poste Dario la 1-a iom redaktis la historian "veron", aparte fiksigis sian propran membildigon en la Behistun-surskribo. Tial ĉi tie ne ripetiĝas la parte kontraŭdiraj rakontoj, kiujn pli detale traktas interalie la teksto pri Dario la 1-a. Aparte restas dubo, ĉu eble Kambrizo mem mortigis sian junan fraton pli frue en 522, antaŭ ol forigi al milito en Egiptio, kaj la reganto de julio ĝis septembro 522 nomata Smerdio verdire estis la pastro Gaumata.

