Sobradiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sobradiel
setlejo • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50629
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 116  (2023) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 1° 2′ U (mapo)41.7388939-1.0368884Koordinatoj: 41° 44′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 213 m [+]
Areo 12,064361 km² ( 120 6.4 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sobradiel (Provinco Zaragozo)
Sobradiel (Provinco Zaragozo)
DEC
Sobradiel
Sobradiel
Situo de Sobradiel
Sobradiel (Hispanio)
Sobradiel (Hispanio)
DEC
Sobradiel
Sobradiel
Situo de Sobradiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sobradiel [+]
vdr

Sobradiel [sobraDJEL] estas municipo de Hispanio, en la plej sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sobradiel estas municipa teritorio en la plej sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion oriente de La Joyosa kaj ĉe meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Sobradiel mem estas je 20 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 215 msm. La loĝloko estas tute apude de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiuj konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj lasis irigacian reton en la areo. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, pro kio oni devis fari novan reloĝadon.

Sobradiel demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Sobradiel oni plialtiĝis pro proksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro el 460 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj nur 1 143 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en proksima Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la Turo Kandespina kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]