Linio de malriĉeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sojlo de malriĉeco)
Mapo de la tutmonda malriĉeco en landoj, kiu montras procentojn de populacio kiu vivas per nur 1 dolaro tage. Bazita sur la Informo pri Homa Disvolvigo de la NU en 2007/2008. Mankas informoj pri kelkaj landoj.

La linio de malriĉecosojlo de malriĉeco estas la nivelo de minimuma enspezo kaj ankaŭ maksimuma en difinita lando, laŭ ties kutimoj, tradicioj kaj kredoj, necesa por akiri taŭgan vivmanieron. En la praktiko, same kiel por la difino de malriĉeco, la oficiala linio de malriĉeco kaj tio kio estas komprenata kiel malriĉeco havas pli altajn nivelojn en la plej disvolvigitaj landoj.

Preskaŭ ĉiu socio havas civitanojn kiuj vivas en malriĉeco. La sojlo de malriĉeco estas tre utila statistika ilo per kiu oni povas mezuri la populacion kaj konsideri sociekonomiajn reformojn necesajn por malpliigi la malriĉecon.

Por determini la linion de malriĉeco oni kalkulas la totalan koston de ĉiuj esencaj rimedoj kiujn averaĝa plenkreska homo konsumas en unu jaro. Oni diras, ke tiu metodo estas bazita sur la necesoj ĉar estas taksata tra la minimuma enspezo necesa por elteni akcepteblan vivnivelon. En multaj landoj, la plej kosta neceso estas la prezo de la loĝejo, sekvite de longe de la nutrado. La ekonomikistoj konsideras de partikulara gravo la merkaton de nemoveblaĵoj kaj loĝejoj.

La sojlo de malriĉeco estas ĉiujare alĝustigita per la inflacio. La tutmonda populacio estas sub la linio de malriĉeco de difinitaj 10 landoj Tajvano (1,5 %), Malajzio (3,8 %), Irlando (5,5 %), Aŭstralio (6,2 %), Tajlando kaj Francio (7,8 %), Svisio (7,9 %), Kanado (9,4 %), Nederlando (10,5 %) kaj Saudarabio (12,7 %).