Solmu Mäkelä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solmu Mäkelä
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1922 (1922-06-18)
en Viborg,  Finnlando
Morto 25-an de julio 2018 (2018-07-25) (96-jaraĝa)
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo ludisto • aktoro • iluziisto
vdr

Solmu Vermas (Verner) Mäkelä (n. la 18-an de junio 1922 en Viipuri, finna Karelio - m. la 25-an de julio 2018 en Helsinko) estis finna iluziisto. Li skribis plurajn librojn kaj gazetkolumnojn pri pri iluzioj kaj funkciis kiel ĉefredaktoro de la revuo Simsalabim, la voĉo de finna iluziista asocio Suomen Taikapiiri ry. Dum la dua mondmilito, Solmu Mäkelä publike prezentis ĉe la fronto dum distraj turneoj kaj en batalfrataj vesperoj. Krome, Mäkelä aperis en televido kaj en filmoj, inter aliaj Pekka kaj Pätkä neekereinä kaj Kauas pilvet karkaavat de Aki Kaurismäki.

Solmu Mäkelä aktivis ĉe la amuzparko Linnanmäki ekde ĝia fondiĝo kaj prizorgis tie junularan iluzian lernejon, kiu poste evoluis en la Linnanmäki Cirko-Lernejon. Li ankaŭ funkciis kiel prezidanto de Suomen Taikapiiri ry. Mäkelä ankaŭ estis la honora prezidanto de Suomen Taikapiiri ry kaj honora membro de la asocio Viihdetaikurit ry ("Distraj magiistoj") kaj honora membro de de la asocio Taikaritarit ry ("Magiaj kavaliroj").

Mäkelä mortis en la aĝo de 96 jaroj la 25-an de julio 2018. Li estas entombigita en la veterana arbareto de la tombejo Hietaniemi en Helsinko.