Somalia enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia enanto
Somalia enanto
Somalia enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. phillipsi
Oenanthe phillipsi
(Shelley, 1885)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Somalia enanto (Oenanthe phillipsi) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas specio endemia de Etiopio kaj Somalio, de kio devenas la nomo.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Tiu enanto havas, kiel multaj el la membroj de la genro, blankan pugon kaj nigran renversitan T en la vostofino. Ankaŭ vizaĝo, brusto (pli malpli sube) kaj flugilplumoj estas nigraj, dum ventro estas blanka. Estas ankaŭ blanka superokula strio, multe pli latĝa kaj markata ol en aliaj samgenranoj, inter la nigra vizaĝo kaj la griza krono, kiu sekvas tra la ankaŭ griza nuko al ankaŭ griza dorso.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.

Literaturo[redakti | redakti fonton]