Ĉinandego (departemento)
Aspekto
(Alidirektita el Somotillo)
| Ĉinandego | ||
|---|---|---|
| departemento | ||
| Flago | Blazono | |
| departemento de Nikaragvo [+] | ||
| Lando | Nikaragvo | |
| Ĉefurbo | Chinandega | |
| - koordinatoj | 13° N, 87° U (mapo)12.631052777778-87.134738888889Koordinatoj: 13° N, 87° U (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 4 822 km² (482 200 ha) [+] | |
| Areo | 4 822 km² (482 200 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 378 970 [+] (2005) | |
| Horzono | UTC-06:00 [+] | |
| ISO 3166-2 | NI-CI | |
![]() |
||
| Ĉinandego | ||
Ĉinandego (hispane Chinandega [ĉinandEga]) estas departemento en Nikaragvo, situanta ĉe la limo kun Honduro, plej nordokcidente de la lando kaj marborde al Pacifiko.
Laŭ la stato de 2005 en la departemento vivis 378 970 loĝantoj sur areo de 4 822 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĉinandego.
Tre agrikultura, ĝi produktas rumon el sukerkano; aliaj produktoj estas bananoj, ternuksoj, salikokoj kaj salo.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiĉigalpa
- Chinandega (Ĉinandego)
- San Juan de Cinco Pinos
- Corinto
- El Realejo
- El Viejo
- Posoltega
- Puerto Morazán
- San Francisco del Norte
- San Pedro del Norte
- Santo Tomás del Norte
- Somotillo
- Villa Nueva






