Parolata lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sonlingvo)

Parolata lingvo aŭ simple parola lingvo estas lingvo produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de la skriba lingvo. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj nekleraj civilizacioj. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere de voĉa sistemo, male al signolingvo, kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faraS la tri terminojn sinonimoj kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transkriboj de signoj.[1][2][3]

En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de la kunteksto. Tio kontrastas kun la koncepto de skriba lingvo en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de la teksto. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al la sperto, sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.[4]

La rilato inter parola lingvo kaj skriba lingvo estas komplekso. Ene de la kampo de lingvistiko la nuna interkonsento estas ke parolo estas denaska homa kapablo, kaj skriba lingvo estas kultura inventaĵo.[5] Tamen kelkaj lingvistikistoj, kiaj tiuj de la Praga skolo, argumentas ke skriba kaj parola lingvo havas distingajn kvalitojn kiuj iras kontraŭ la fakto ke la skriba lingvo estas dependa el la parola lingvo por ties ekzistado.[6]

Kaj parol- kaj signo-lingvoj estas komponataj de vortoj. En parolaj lingvoj, vortoj estas formataj de limigita serio de vokaloj kaj konsonantoj, kaj ofte de tono. Ĉe signolingvoj, vortoj estas formataj de limigita serio de formoj, orientaĵoj, lokomovoj de manoj, kaj ofte de vizaĝa esprimo; ambaŭokaze, la konstrublokoj estas nomataj fonemoj. Kaj en parol- kaj signo-lingvoj, vortoj estas gramatike kaj prozodie ligitaj en frazoj, propozicioj kaj pli grandaj unuoj de diskurso.

Konstruitaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Konstruitaj lingvoj montras kelkajn diferencojn rilate al naturaj lingvoj. Ekzemple, plej ofte estas unue skribaj lingvoj kaj poste parolaj lingvoj. Pri Esperanto, ekzistas multe da dokumentado pri ĝiaj originoj kaj frua historio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard
  2. Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language
  3. Brooks & Kempe (2012) Language Development
  4. Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.
  5. Pinker, S., & Bloom, P. (1990). Natural language and natural selection. Behavioral and Brain Sciences, 13, 707–784.
  6. Aaron, P. G., & Joshi, R. M. (2006). Written language is as natural as spoken language: A biolinguistic perspective. Reading Psychology, 27(4), 263–311.