Saltu al enhavo

Sonoril-Urĉjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonoril-Urĉjo
Origine Uorsin (romanĉa) / Schellen-Ursli (germana)
Sonoril-Urĉjo
Fasado de domo en Davos-Lavret kun pentraĵo de Sonoril-Urĉjo kaj lia fratino Flurina
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Selina Chönz
Aŭtoro
Lingvoj
Origina lingvo romanĉa (putera dialekto)
Lingvo romanĉa lingvo
Eldonado
Eldondato 1945
Loko de rakonto Guarda GR
vdr

Sonoril-Urĉjo (romanĉe Uorsin, germane Schellen-Ursli) estas grizona bildlibro por infanoj, kun pentraĵoj de Alois Carigiet kaj versoj de Selina Chönz. La unua versio de Sonoril-Urĉjo aperis sub la titolo Uorsin en la putera dialekto de la romanĉa lingvo, samjare la dulingva aŭtorino verkis ankaŭ la germanlingvan version sub la titolo Schellen-Ursli.

La rakonto

[redakti | redakti fonton]

La rakonto temas pri la grizona printempa festo Chalanda Marz, dum kiu la infanoj sum procesio forsonoris la vintron. Urĉjo la tagon antaŭ la festo volis akiri belan sonorilon por rajti procesii ĉe la pinto de la parado kun la grandaj geknaboj. Sed por li restis nur la plej eta kaj mizera sonorilaĉo kaj la aliaj knaboj moke titolis Urĉjon per la vortoj Sonorilaĉa Urĉjo. Urĉjo tiam memoras, ke en la printempa domo sur la alpopaŝtejo de liaj gepatroj troviĝis grandega belega sonorilo kaj Urĉjo forkuras por akiri la grandan sonorilegon. Li forrestas dumnokte kaj la tuta vilaĝo serĉas lin. La venontan tagon Urĉjo reaperas kun la plej bela sonorilo kaj estas la heroo de la festo. Tiu rakonto en kondensita formo enhavas ĉion, kio donas signifon al eduka rakonto, nome la krizo, la formigro por solvi la problemon en fremdejo kaj la feliĉa reveno. La tre belaj artaj bildoj konkeras la korojn de ĉiuj infano.

Aliaj bildlibroj de la samaj aŭtoroj

[redakti | redakti fonton]

Alois Carigiet kaj Selina Chönz kreis kune ankoraŭ du aliajn infanbildlobrojn, nome en 1952 Flurina kaj la sovaĝbirdeto (Flurina und das Wildvögelein) kaj en 1955 La granda neĝo (Der grosse Schnee). Carigiet pli poste mem kreis tekstojn kaj bildojn por Hinjo, Kaprinjo kaj Nanjo (Zottel, Zick und Zwerg) (1965), Pirarbo, betulo kaj berberiso (Birnbaum, Birke und Berberitze) (1967) kaj Mauro und Madleina [Maurus und Madleina] (1969).

En 1948 kaj en 1966 Sonoril-Urĉjo ricevis la Premion de la Svisa Junularlibro, en 1954 ĝi estis distingita per la premio La elekto de New York Times de la plej bona ilustrita infanlibro de la jaro (The New York Times Choice of Best Illustrated Children’s Books of the Year), kaj fine en ĝi ricevis la fame konatan Hans-Christian-Andersen-Medalon en oro.[1]

En 2015 la svisa reĝisoro Xavier Koller transformis la rakonton al tre sukcesa kineja filmo, kiu ricevis en 2016 la svisan filmpremion por la plej bona kamerao kaj la renomitan televidan premion Prix Walo por la plej bona svisa kinejfilmo. Por la kineja filmo la rakonto de Sonoril-Urĉjo, kiu per si mem estis tre mallonga, estis ampleksigita per epizodoj el la vivo de Urĉjo kaj lia familio.

Signifo por la turismo

[redakti | redakti fonton]

Kvankam Sonoril-Urĉjo ne fariĝis tiel fame konata kiel Heidi ĝi tamen apartenas al la plej konataj svisaj infanlibroj kaj estis tradukita al multaj lingvoj, ekzemple al la ĉina, japana, koreoa, afrikansa kaj aliaj. En la devenregiono de Selina Chönz en Engadino kaj precipe en ŝia hejmvilaĝo Guarda oni aktive komercigas la rakonton de Sonoril-Urĉjo.[2]

Versio en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 2016 Svisa Esperanto-Societo decidis aperigi la verkon en Esperanto kaj taskis la eldonejon Allsprachendienst Esperanto GmbH per la religo. En somero 2016 la eldonejo Allsprachendienst subskribis kontrakton kun la fama zurika eldonejo Orell Füssli, kiu posedas la rajtojn por Sonoril-Urĉjo pri komuna eldonado. Dietrich Michael Weidmann en aŭtuno 2016 realigis la tradukon kaj la verko aperos antaŭvideble en oktobro 2017 en Esperanto (ISBN 978-3-9524594-2-3).[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]