Sophie Schröder
Sophie Schröder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sophie Antonie Bürge |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1781 en Paderborn |
Morto | 25-an de februaro 1868 (87-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Alter Südfriedhof (en) 48° 07′ 29″ Nordo 11° 33′ 50″ Oriento / 48.124861 °N, 11.563833 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Wilhelm Kunst (mul) Ernst Friedrich Ludwig Schröder (en) |
Infanoj | Wilhelm Smets (en) ( ) Wilhelmine Schröder-Devrient ( Ernst Friedrich Ludwig Schröder (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto teatra aktoro kantisto |
Antoinette Sophie Luise SCHRÖDER (naskiĝinta la 23-an de februaro 1781 en Paderborn, mortinta la 25-an de februaro 1868 en Munkeno) estis germana aktorino. Ŝia filo estis la reformema ĵurnalisto Wilhelm Smets kaj liaj disĉiplinoj i.a. Elisa Bethge-Truhn kaj Maria Clauer.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filino de la aktoro Gottfried Bürger jam en la 1793-a jaro aliĝis al la Tyll-trupo en Sankt-Peterburgo en la rolo de Lina por la kantoteatraĵo Das rote Käppchen de Karl Ditters von Dittersdorf. En Talino ŝi nuptis en 1795 la aktoron Johann Nikolaus Smets von Ehrenstein. Laŭ rekomendo de August von Kotzebue ŝi dungitis en 1798 en Vieno ĉe Korta teatrejo kiun ŝi tamen baldaŭ forlasis por iri Vroclavon. Tie ŝi kantu en operoj.
Post divorco disde Smets iritis en 1801 Hamburgon kie ŝi feliĉe ŝanĝis naivajn rolojn kontraŭ vere tragikajn: ĉar tio ekmontrigis ŝiajn plej bonajn artistajn kvalitojn kaj ŝi iĝis vera stelulino tiufake. En 1804 ŝi edzigis la tenoron Friedrich Schröder vivonte ĝis 1813 en Hamburgo. Kiam la franca marŝalo Louis-Nicolas Davout volis forkonduki ŝin pune en la internon de Franclando pro ties patriotismajn sentojn ŝi fuĝis kaj ekigis studvojaĝojn. Poste ŝi laboris en Prago kaj ekde 1815 denove en Vieno. Malantaŭ la morto de la dua edzo ŝi edziniĝis en 1825 fare de la aktoro Wilhelm Kunst, sed ilia rilato baldaŭ rompiĝis. Sekve ŝi entreprenis grandan turneon antaŭ engaĝiĝo en 1831 Munkene ĉe Kortega teatro. Jam en printempo 1836 troviĝis ŝi ree en Vieno. Kvar jarojn pli poste ĝi retiriĝis vivonte longe en Aŭgsburgo, poste en Munkeno.
Interesas ankaŭ ŝia epistolaro.[1]
Graveco
[redakti | redakti fonton]Schröder estis en Germanlingvio inter la unuaj kiuj, kontraŭe al realismaj tendencoj de la skolo de August Wilhelm Iffland, favoris pli idealismajn prezentomanierojn. Tiaj fine venkis. Anstataŭ troigita natureco oni trovis ĉe ŝi imponajn interpreton kaj montradon de grandaj pasioj.
Inter roloj luditaj de ŝi menciindas la jenaj: Fedro, Medeo, Lady Macbeth, Sapfo, Johanna von Montfaucon (en verko kotzebue-a) kaj Isabella (ĉe Die Braut von Messina de Friedrich Schiller).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, tomus 18. Lipsiae 1909, p. 45 (hic in interreti)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vita in lexico auctorum Vestphaliae
- Krone-Balcke, Ulrike, "Schröder, Sophie", ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 557-558 (tie ĉi interrete)
- Informoj pri Sophie Schröder en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- rakonto Ein paar Stunden bei Sophie Schröder. Ĉe: Die Gartenlaube, 13/1868, p. 207
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Komparu jenajn du kolektojn: Briefe von Sophie Schröder. 1813-1868. Eldonis Heinrich Stümcke. Berlino 1910 / Sophie Schröders Briefe an ihren Sohn Alexander Schröder. Eldonis Heinrich Stümcke, Berlino 1916