Sorripas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorripas
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 21′ U (mapo)42.553112-0.34763899999999Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 21′ U (mapo) [+]
Sorripas (Provinco Ŭesko)
Sorripas (Provinco Ŭesko)
DEC
Sorripas
Sorripas
Situo de Sorripas
Sorripas (Hispanio)
Sorripas (Hispanio)
DEC
Sorripas
Sorripas
Situo de Sorripas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sorripas [+]
vdr

Sorripas [soRIpas] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Sorripas mem (894 msm) estas en la norda Valo Val Ancha. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Sorripas suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Sorripas oni malaltiĝis ĝis nunaj 39 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]