Soto en Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soto en Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 2° 26′ U (mapo)42.286111111111-2.425Koordinatoj: 42° 17′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 718 m [+]
Areo 49 km² (4 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Soto en Cameros (Provinco Rioĥo)
Soto en Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Soto en Cameros
Soto en Cameros
Situo de Soto en Cameros
Soto en Cameros (Hispanio)
Soto en Cameros (Hispanio)
DEC
Soto en Cameros
Soto en Cameros
Situo de Soto en Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soto en Cameros [+]
vdr

Soto en Cameros [SOto enkaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Soto estas etimologie komprenebla kiel Arbareto.

La municipa teritorio de Soto en Cameros, en la centro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Terroba kaj aliaj lokoj de la komarko kaj norde Leza de Río Leza kaj Ribafrecha. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

En la municipo estas ankaŭ la domaro Trevijano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi apartenis al la grafo de Aguilar.

Dum la Moderna Epoko, Soto prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el mil loĝantoj ĝis nunaj 84.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejoj, palaco, iknitoj, gastejo, ŝtona ponto, botanika ĝardeno, muelejo, glaciujo, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]