Terroba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terroba
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26132
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 2° 27′ U (mapo)42.258333333333-2.4438888888889Koordinatoj: 42° 15′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Terroba (Provinco Rioĥo)
Terroba (Provinco Rioĥo)
DEC
Terroba
Terroba
Situo de Terroba
Terroba (Hispanio)
Terroba (Hispanio)
DEC
Terroba
Terroba
Situo de Terroba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terroba [+]
vdr

Terroba [teROba] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Terroba eble devenas el Terra alba (tio estas, blanka tero) kaj estas etimologie komprenebla kiel Blankterejo, rilate al iamaj ŝtonminejoj de kalkoŝtono.

La municipa teritorio de Terroba, en la centro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude San Román de Cameros kaj norde Soto en Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko en diversaj direktoj. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio estas regularo de 1579 kaj 1581 interkonsentita inter Terroba kaj Luezas pri la profito de paŝtejoj.

Dum la Moderna Epoko, Terroba prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 193 loĝantoj ĝis nunaj 32.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, ĉefe de bovoj, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, iknitoj, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]