San Román de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Román de Cameros
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 2° 28′ U (mapo)42.232222222222-2.4738888888889Koordinatoj: 42° 14′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 841 m [+]
Areo 47,5 km² (4 750 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Román de Cameros (Provinco Rioĥo)
San Román de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
San Román de Cameros
San Román de Cameros
Situo de San Román de Cameros
San Román de Cameros (Hispanio)
San Román de Cameros (Hispanio)
DEC
San Román de Cameros
San Román de Cameros
Situo de San Román de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Román de Cameros [+]
vdr

San Román de Cameros [sanroMAN dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero.

La municipa teritorio de San Román de Cameros, en la sudo de la regiono.
Tipa angulo de San Román de Cameros.
Fontano vintre.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude Jalón de Cameros kaj norde Terroba kaj aliaj lokoj de la komarko. Ĝi estas je 36 km sude de Logronjo. El Logronjo oni venas laŭ tiu LR-250, kiu trapasas sinsekve la loĝlokojn Villamediana de Iregua, Ribafrecha, Leza de Río Leza, Soto en Cameros kaj Terroba. Laŭ tiu interesa veturado oni povas kontempli la kanjonon de la rivero Leza, inter Leza kaj Soto.

Krom la urba kerno, formas parton de la municipo la loĝlokoj Santa María, Montalbo, Velilla, Vadillos, Avellaneda kaj Valdeosera, el kiu plej parto estas senhomaj. San Román mem havas kelkajn kvartalojn: Solano, Cantarranas, Cava kaj Carretera (ŝoseo). San Román limas norde kun Terroba, sude kun Jalón de Cameros, oriente kun Santa María, okcidente kun Torrecilla en Cameros, Torre en Cameros kaj Muro en Cameros.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua mencio estas de 1076 Iñigo López, unua senjoro de Biskajo, aĉetis domojn en San Román de Cameros. En 1366, la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio inkludis San Román en la senjorlando de Cameros kiun li havigis al Juan Ramírez de Arellano.

Dum la Moderna Epoko, San Román prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Inter 1842 kaj 1857, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Valdeosera kaj Velilla. Inter 1970 kaj 1981, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Montalbo en Cameros kaj Santa María en Cameros.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 745 loĝantoj ĝis nunaj 131.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, la ermitejo, fontanoj, popola arkitekturo, muzeoj, arkivo, naturaj lokoj kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]