Torre en Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre en Cameros
Torre en Cameros - 1166159.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26134 [+]
Demografio
Loĝantaro 10  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 2° 31′ U (mapo)42.241388888889-2.5180555555556Koordinatoj: 42° 14′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 159 m [+]
Areo 11,64 km² (1 164 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Torre en Cameros
Situo de Torre en Cameros

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Torre en Cameros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Torre en Cameros [TOre enkaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Torre estas etimologie komprenebla kiel Turo.

La municipa teritorio de Torre en Cameros, en la sudo de la regiono.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Ermitejo Buen Suceso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre aparta loĝloko super la valo de la rivero Leza atingebla nur laŭ montara regiona ŝoseo LR-463, kiu komunikas kun Muro en Cameros kaj de tie laŭ la regiona ŝoseo LR-245 okcidente al la regiona ŝoseo LR-250 kaj aliaj lokoj de la komarko kaj oriente kaj laŭ tre montara areo al Almarza de Cameros kaj la komarko Nova Kamero. Ĉirkaŭe estas areoj de arbaroj, nome de kverkoj kaj fagoj, krom esceptaj ileksoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La prlej frua apero de la loko en dokumentoj datas de 1366. Tiam, Henriko la 2-a de Trastámara donis al la kavaliro Juan Martínez de Arellano kelkajn loĝlokojn, inter kiuj Torre, kiel premio al apogo havigita en la lukto kontraŭ sia frato la reĝo Petro la 1-a. Tiuj municipoj konstituis poste la Senjorlandon de Cameros.

Dum la Moderna Epoko, Torre en Cameros prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Ĝi apartenis laŭvice al la provincoj Burgoso kaj Sorio ĝis la kreado en 1833 de la provinco Logronjo.

Ĝis 2006 ne estis elektro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 235 loĝantoj ĝis nunaj 10.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la etenda brutobredado, krom agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, arbaroj, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]