Saltu al enhavo

Sotosalbos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sotosalbos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 40170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 3° 56′ U (mapo)41.034444444444-3.9411111111111Koordinatoj: 41° 2′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 162 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Sotosalbos (Provinco Segovio)
Sotosalbos (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Sotosalbos
Sotosalbos (Hispanio)
Sotosalbos (Hispanio)
DEC
Situo de Sotosalbos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotosalbos [+]
vdr

Sotosalbos [sotosALbos] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Sotosalbos estas etimologie komprenebla kiel Blankaj Arbaroj. Tiukadre aperas tri domoj en la maldekstra duono de la blazono.

Sotosalbos en la provinco Segovio.
Portiko de la romanika preĝejo de Sankta Mikaelo.
Romanikaj kapiteloj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 19 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pelayos del Arroyo, Turégano, Santo Domingo de Pirón, Collado Hermoso kaj Alameda del Valle (Madrid).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, kaj la teroj de Sotosalbos estis donitaj al episkopo de Segovio en 1116; konfirmite de Alfonso la 1-a en 1122, por reloĝado de la loko tiam nomita Sotis Albis. Ekde 1247 menciita kiel Sotosalbos (blankaj riverarbaroj).

En 1536 la segovia pastraro vendis ĝin al don Pedro de Zúñiga, kaj ĝi tial ekdependis de la senjorlando de la markizo de Aguilafuente. La historio de Sotosalbos estis tre ligita al Juan Ruiz, Arcipreste de Hita, kiu en la 14-a jarcento mencias Sotos Albos en la Libro de buen amor, citante renkonton en la Montopasejo Malangosto kun la serrana La Chata.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj kaj rura turismo plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kaj ĉefe la preĝejo de Sankta Mikaelo kun romanikaj elementoj, ĉefe kapiteloj.

La urbestroj estis de dekstraj partioj el la reveno al la demokratio en la fino de la 1970-aj jaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Enciclopedia del Románico en Castilla y León; SEGOVIA Vol. III. Fundación Santa María La Real. Centro de Estudios del Románico. 2007. ISBN 978-84-89483-34-7.