Soyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soyo
municipo de Angolo
Administrado
Provinco provinco Zaire
Demografio
Loĝantaro 200 920  (2014) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 8′ S, 12° 22′ O (mapo)-6.133333333333312.366666666667Koordinatoj: 6° 8′ S, 12° 22′ O (mapo) [+]
Areo 5572 km² ( 557 200 ha) [+]
Soyo (Angolo)
Soyo (Angolo)
DEC
Soyo
Soyo
Situo de Soyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soyo [+]
vdr

Soyo estas urbo kaj municipo en Angolo. Ĝi apartenas al la provinco Zaire. Fine de 2014 en la urbo vivis 200 920 loĝantoj sur areo de 5 572 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km².

Ĉar la urbo situas rekte ĉe la marbordo de la Atlantiko, la alteco de la urbo estas ĝuste je la marnivelo. Soyo situas rekte ĉe la enfluejo de la rivero Kongo en la Atlantikon. La norda bordo de la rivero jam apartenas al la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝis la 18-a jarcento la teritorio, tiam nomita Sonho, apartenis al la Reĝlando Kongo, dum la portugala kolonia epoko la urbo nomiĝis Santo António do Zaire, post la akiro de ŝtata sendependeco en 1975 ĝi formetis la portugalan nomon kaj ekde tiam rehavas la malnovan nomon, nun literumata Soyo.