Spa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de SPA rigardu en SPA.


Mapo de la municipoj en la provinco
Bazaj informoj
Provinco: Lieĝo
geografia situo: 50°29'N; 5°52'E Mapo
areo: 39,82 km²
loĝantoj: 10.569 (2004-07-01)
loĝdenso: 265 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 4900

SpaSpao estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1594 ricevis la urbajn rajtojn. Ĝi situas en romantika valo inter montetoj, partaj en ardena montaro, je 35 kilometroj sud-okcidente de Aĥeno.

Estas akvofonto kaj kuracejo kiuj altiradas multe da turistoj al Spa. En la angla lingvo la vorto spa eĉ iĝis ĝenerala termino por loko kun kuraca akvo. Jam en 14-a jarcento oni venis al Spa por bani.

La germanimperia ĉefkazerno estis tie en 1918, kie oni konversaciis pri la armistico, kaj el kie la germanaj delegitoj iris al la franca situo por rendevui marŝalon Ferdinand Foch kaj pledi pacon.

Apud Spa troviĝas aŭtokurejo Spa-Francorchamps, sur kiu okazas la ĉiujara Granda Premio de Belgio de Formulo Unu. La kurejo ekzistas de 1920 kaj estis fifama pro longaj rektaj partoj, kiuj permesis altegajn rapidojn kaj igis la veturadon tre danĝera. Pro tio oni en 1970 fermis la kurejon kaj reduktis ĝin de 14 km al 7 km. De 1983 denove okazas konkursaj veturadoj.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (france kaj nederlande) greke Francorchamps - Belga Grand-Premia aŭto-kurejo (france kaj angle)