Stoumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stoumont
municipo
La kastelo de Froidcourt (1912) en Stoumont.
La kastelo de Froidcourt (1912) en Stoumont.

Flago

Flago
Administrado
Statuso Municipo
Lando Belgio
Regiono Valonio
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Poŝtkodo 4987
Retpaĝaro http://www.stoumont.be/
Demografio
Loĝantaro 3 113  (januaro 2016)
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 24′ N, 5° 48′ O (mapo)50.45.8Koordinatoj: 50° 24′ N, 5° 48′ O (mapo)
Areo 109,79 km² (10 979 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Stoumont Liège Belgium Map.svg
Situo de Stoumont en Belgio

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Stoumont [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Stoumont (france:[stuMON]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 3 113 loĝantojn.

Ekde 1977 la municipoj Chevron, La Gleize, Lorcé, Targnon, Cheneux, Monceau, Rahier, Moulin du Ruy apartenas al Stoumont, la ĉefa municipo.

Stoumont havas surfacon de 10 848 ha el kiuj 6 418 estas arbaroj. La pejzaĝo de Stoumont, kiu situas inter 180 m da alteco en la valo de la rivero Amblève kaj pli ol 500 m ĉe la bordoj de Vecquée, estas kiel ĉie en la Ardenoj apud Stavelot verda pro herbejoj kaj bruna pro arbaroj. Unu el la plej vidindaj konstruaĵoj estas la kastelo de Froidcourt, kun tre mezepoka aspekto, kvankam ĝi estis konstruita inter 1912 kaj 1919.