Kosmopramo Endeavour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Space Shuttle Endeavour)
Kosmopramo Endeavour
Space Shuttle orbiter • exhibit
Geografia situo 34° 0′ 58″ N, 118° 17′ 15″ U (mapo)34.016206854937-118.28742464946Koordinatoj: 34° 0′ 58″ N, 118° 17′ 15″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Los-Anĝeleso
Kosmopramo Endeavour (Kalifornio)
Kosmopramo Endeavour (Kalifornio)
DEC
Kosmopramo Endeavour
Kosmopramo Endeavour
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Kosmopramo Endeavour
Posedata de NASA • California Science Center vd
vdr

Kosmopramo Endeavour (NASA Orbita Veturila Specifaĵo: OV-105), estas la kvina kaj fina operacia NASA kosmopramo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Usona Kongreso rajtigis la konstruon de la Endeavour en 1987 por anstataŭi Challenger, kiu pereis en akcidento en 1986. Strukturaj ekstraĵoj de la konstruo de la aliaj tiame ankoraŭ aktivaj pramoj Discovery kaj Atlantis estis uzataj en ĝia muntado. La decido konstrui Endeavour-on estis favorita super la reekipado de Enterprise ĉar ĝi estis pli malmulte kosta.

Endeavour estis liverita de Rockwall International en majo 1991 kaj unue lanĉis post unu jaro, en majo 1992, por kosma misio STS-49. Rockwall International asertis ke ĝi ne profitis de Endeavour spite al la kosto de $US2,2 miliardoj. Dum ĝia unua misio ĝi kaptis kaj redeplojis la forlasitan komunikadan sateliton Intelsat VI.

En 1993, ĝi faris sian unuan servican mision al la Kosmoteleskopo Hubble. Endeavour estis retirata de servado dum ok monatoj en 1997 por reekipado inklude de muntado de novan aerkuplilon. En decembro 1998, ĝi liveris la Unity Module (Esperante: Unuecan Modulon) al la Internacia Kosmostacio.

Endeavour estis nomita tra nacia konkurso implikanta studantojn en elementaj kaj mezaj lernejoj. La orbitilo estas nomita laŭ HM Bark Endeavour, la ŝipo komandita de la 18-e jarcenta esploristo James Cook; la nomo ankaŭ honoris Endeavour, la komanda modulo de Apollo 15. Tial la nomo literumas laŭ la brita maniero, anstataŭ la usona maniero literumita "Endeavor".

Endeavour kompletigis sian lastan periodon de maĵora modifado, kiu komencis en decembro 2003 kaj finis je la 5-a de Oktobro, 2005. Dum tiu tempo, la pramo ricevis maĵorajn ekipaĵajn plibonigojn inklude de Multifunkcia Elektronika Montrila Sistemo, aŭ la vitra kajuto, kaj antaŭigita globa pozicitrova sistemo, kaj la sekurecaj plibonigoj rekomenditaj de la Konsilio por Esploro de la Colombia-a Akcidento por kosmoprama rekomenco de flugoj post la diseriĝo de kun-flota pramo Colombia dum reeniro je la 1-a de februaro, 2003.

Pliboniĝoj kaj Elstaraĵoj[redakti | redakti fonton]

Endeavour prezentas novajn hardvarojn konstrukciitajn por plibonigi kaj etendi praman kapablecojn. Plejmulto da tiuj ĉi ekipaĵoj estis poste enkorpigitaj en la aliaj tri orbitiloj dum elservaj maĵoraj inspektaj kaj modifaj progamoj. Pliboniĝoj de Endeavour inkludas:

  • 12 m diametran bremsan paraŝuton por redukti la ruladan distancon de 300 m ĝis 600 m
  • elektrajn kaj tubajn konektilojn bezonitajn por etendita orbita daŭro ĝis 28 tagoj (Kvankam oni ne ĝis nun provis 28 tagan mision. La nuna rekorda orbita daŭro estas 17 tagoj atingita de Kosmopramo Colombia.)
  • ĝisdatigitajn aviajn sistemojn kiuj inkludis progresajn ĝeneralcelajn komputilojn, plibonigitajn blokojn por internaj mezuroj, sistemojn por taktika aera navigado, plibonigitajn regilojn por ĉefaj eventoj, modemojn, solidstatan (aŭ ican) spurilo por steloj, kaj plibonigitan stiran mekanismon por la nazaj reloj.
  • plibonigitajn blokojn por kroma povo (angle: Aŭilary Power Units aŭ APU) kiuj provizias povon funkciigi la pramajn hidraŭlikajn sistemojn.

Modifaĵoj rezultante de la 2005-2006-a reekipado de Endeavour inkludas:

  • La sistemon por transdoni elektran povon de stacio al pramo (angle: Station-to-Shuttle Power Transfer System aŭ SSPTS), kiu konvertas 8 kW da 120 VDC stacian povon al la 28 VDC prama povo. Tiu ĉi plibonigo allasos Endeavour-on resti orbita dum kuplita al la kosmostacio dum plia daŭro de 3 aŭ 4 tagoj. La responda pova ekipaĵo estis aldonita al la Internacia Kosmostacio dum dum la STS-116-a stacimunta misio. Endeavour unue flugos kun SSPTS-a kapableco dum la planita misio STS-118.

Flugoj[redakti | redakti fonton]

Kosmopramo Endeavour ĝis februaro 2003 flugis 19 flugojn, daŭris 206,60 tagojn en kosmo, kompletis 3 259 orbitojn, kaj flugis 136 910 237 km entute. Ĝi laste flugis en novembro 2002.

Dekomisiado de Kosmopramo Endeavour[redakti | redakti fonton]

Laŭ NASA, Kosmopramo Endeavour estos dekomisiita en 2010, post 18 jaroj da servo, kune kun Discovery. Atlantis estas tempoplanita emeriti en 2008. NASA anticipas pretigon de kosmoveturilo Orion, reuzebla lanĉa veturilo, ne malpli frue ol 2014. Bazita sur la lanĉa manifesto, Endeavour estos la lasta kosmopramo flugi, je la misio STS-133 al la Internacia Kosmostacio, dum kiu Endeavour portos la finajn du komponantoj de la stacio, Nodo 3 kaj la Kupolo, al orbito.

(Lingva noto: dekomisii estas komisii al iu pretigi kompleksan aferon por neuzo kaj tiam eki la neuzon. Do dekomisiado inkludas la agojn de pretigo kaj eko, kaj ties rezultojn.)