Rubiacoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: ko:꼭두서니과 |
e roboto aldono de: mk:Rubiaceae |
||
Linio 750: | Linio 750: | ||
[[ko:꼭두서니과]] |
[[ko:꼭두서니과]] |
||
[[lt:Raudiniai]] |
[[lt:Raudiniai]] |
||
[[mk:Rubiaceae]] |
|||
[[ms:Rubiaceae]] |
[[ms:Rubiaceae]] |
||
[[nl:Sterbladigenfamilie]] |
[[nl:Sterbladigenfamilie]] |
Kiel registrite je 00:56, 7 mar. 2009
Rubiacoj | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Rubiacoj (Rubiaceae) estas familio de plurjaraj arbustetoj kaj herboj. En la familio estas pli ol dek mil specioj, vivantaj ĉefe en la tropikoj. En la kontinenta klimato ili estas ĉefe moltigaj plantoj. Ili enhavas indoalkaloidojn.
Taksonomio
Plej konataj genroj
- rubio (Rubia) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio estas (Rubia tinctorium) mediteranea plurjara herbo kun flavecaj floroj, antaŭe multa kulturata pro la rizomo, el kiu oni produktis brilruĝan kolorigan substancon.
- galio (Galium) estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj.
- alkroca galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
- kinkono (Cinchona) estas daŭre foliaj arboj kun brilglataj folioj kaj panikle aranĝitaj blankaj, ruĝaj aŭ violkoloraj floroj. Ili havas duklapajn kapsulojn. El ties ŝelo oni ekstraktas la alkaloidon kinino (C20H24O2N2), kiu estas uzata kiel antimalaria, antifebra, aŭ analgeza drogo. (Kinkono nomiĝas ankaŭ la ŝelo de kinkono.) Apartenanta alkaloido en la planto estas la kinkonino (C19H22ON2),
- Kafarbo
Subfamilioj
Oni grupigas la genroj en triboj, kaj tiujn metas en tri subfamiliojn:
|
|
|
Listo de genroj
Watson and Dallwitz (Delta) listigas la sekvajn genroj de la rubiacoj:
Eksteraj ligiloj
greke http://delta-intkey.com/angio/www/rubiacea.htm greke http://delta-intkey.com/angio/www/henrique.htm greke http://delta-intkey.com/angio/www/naucleac.htm greke http://delta-intkey.com/angio