Ethelbert (Jorko): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Ethelbert''' (m. verŝajne la [[8-an de novembro]] [[780]]) estis ĉefepiskopo de [[Jorko]], [[Anglio]] de 766 al sia morto.
'''Ethelbert''' (m. verŝajne la [[8-an de novembro]] [[780]]) estis ĉefepiskopo de [[Jorko]], [[Anglio]], de [[766]] al sia morto.


==Familio; frua vivo==
==Familio; frua vivo==
Li estis parenco de sia antaŭulo, [[Egbert (Jorko)|Egbert]], kiu estis frato de [[Eadbert (Northumbria)|Eadbert]], reĝo de [[Northumbria]] de 737 al 758. Li edukiĝis ĉe Jorko en la lernejo fondita de Egbert, kiu ordinis lin kaj nomumis lin estro de la lernejo. [[Alcuinus]] laŭdis Ethelbert pro lia klereco kaj pro lia severa tamen simpatia personeco.
Li estis parenco de sia antaŭulo, [[Egbert (Jorko)|Egbert]], kiu estis frato de [[Eadbert (Northumbria)|Eadbert]], reĝo de [[Northumbria]] de 737 al 758. Li edukiĝis ĉe Jorko en la lernejo fondita de Egbert, kiu ordenis lin kaj nomumis lin estro de la lernejo. [[Alcuinus]] laŭdis Ethelbert pro lia klereco kaj pro lia severa tamen simpatia personeco.


Ethelbert ege ŝatis librojn kaj estigis granda biblioteko ĉe Jorko - eble tiutempe la plej granda eŭropa libraro ekster [[Romo]]. Krom religiaj libroj, ĝi enhavis verkojn de greka kaj latina literaturo. Li multe vojaĝis por akiri librojn.
Ethelbert ege ŝatis librojn kaj estigis granda biblioteko ĉe Jorko - eble tiutempe la plej granda eŭropa libraro ekster [[Romo]]. Krom religiaj libroj, ĝi enhavis verkojn de greka kaj latina literaturoj. Li multe vojaĝis por akiri librojn.


==Ĉefepiskopo==
==Ĉefepiskopo==
Linio 15: Linio 15:
En 774 li kunvenigis konsilion kiu detronigis kaj ekzilis [[Alhred]], reĝon de Northumbria.
En 774 li kunvenigis konsilion kiu detronigis kaj ekzilis [[Alhred]], reĝon de Northumbria.


En 780 li konsekris Eanbald la 1-an kiel kunepiksopo de Jorko kaj konfidis al Alcuinus la lernejon kaj bibliotekon. Li mem retiris sin al monaĥa ĉelo. La 29-an de oktobro li konsekris la rekonstritan katedralon de Jorko, dek tagojn antaŭ sia morto (kvankam laŭ la [[Anglosaksa Kroniko]] li mortis la sekvantan jaron, 781).
En 780 li konsekris Eanbald la 1-an kiel kunepiskopo de Jorko kaj konfidis al Alcuinus la lernejon kaj bibliotekon. Li mem retiris sin al monaĥa ĉelo. La 29-an de oktobro li konsekris la rekonstruitan katedralon de Jorko, dek tagojn antaŭ sia morto (kvankam laŭ la [[Anglosaksa Kroniko]] li mortis la sekvantan jaron, 781).


[[Kategorio:Anglosaksoj]]
[[Kategorio:Anglosaksoj]]

Kiel registrite je 23:40, 5 jul. 2009

Ethelbert (m. verŝajne la 8-an de novembro 780) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio, de 766 al sia morto.

Familio; frua vivo

Li estis parenco de sia antaŭulo, Egbert, kiu estis frato de Eadbert, reĝo de Northumbria de 737 al 758. Li edukiĝis ĉe Jorko en la lernejo fondita de Egbert, kiu ordenis lin kaj nomumis lin estro de la lernejo. Alcuinus laŭdis Ethelbert pro lia klereco kaj pro lia severa tamen simpatia personeco.

Ethelbert ege ŝatis librojn kaj estigis granda biblioteko ĉe Jorko - eble tiutempe la plej granda eŭropa libraro ekster Romo. Krom religiaj libroj, ĝi enhavis verkojn de greka kaj latina literaturoj. Li multe vojaĝis por akiri librojn.

Ĉefepiskopo

La 19-a de novembro 766 Egbert mortis, kaj Ethelbert sekvis lin kiel ĉefepiskopo. Li konsekriĝis la 24-an de aprilo 767, kaj en 773 ricevis la paliumon de papo Hadriano la 1-a.

Li decidis rekonstrui la katedralon de Jorko, kaj nomumis Eanbald (lian sekvulon) kaj Alcuinus por estri la laboron.

El Jorko li sendis misiistojn al paganaj landoj de Eŭropo, ekzemple Ludgeron.

En 774 li kunvenigis konsilion kiu detronigis kaj ekzilis Alhred, reĝon de Northumbria.

En 780 li konsekris Eanbald la 1-an kiel kunepiskopo de Jorko kaj konfidis al Alcuinus la lernejon kaj bibliotekon. Li mem retiris sin al monaĥa ĉelo. La 29-an de oktobro li konsekris la rekonstruitan katedralon de Jorko, dek tagojn antaŭ sia morto (kvankam laŭ la Anglosaksa Kroniko li mortis la sekvantan jaron, 781).