Emblemo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Linio 29: | Linio 29: | ||
== Vidu ankaŭ la artikolon == |
== Vidu ankaŭ la artikolon == |
||
* [[Vikipedio:Emblemoj]] |
* [[Vikipedio:Emblemoj]] |
||
* [[Markemblemo]] |
|||
[[Kategorio:Emblemoj| ]] |
[[Kategorio:Emblemoj| ]] |
Kiel registrite je 17:21, 9 jun. 2010
Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.
Firmaoj, produktoj
Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per markemblemo. Bona emblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.
Abstraktaj ideoj
Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.
- Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
- Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
- Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
- Lunarko estas la emblemo de islamo.
- Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
- Kruco estas la emblemo de kristanismo.
- Krokodilo estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».
- Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de Ferrari.
Sanktulaj atributoj (insignoj)
Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
- Sankta Petro posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
blazonoj
Blazono utilas kiel emblemo de ties possedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)
Ludkartoj
Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En Hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.