Émile Peltier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: la:Aemilius Peltier; cosmetic changes
Linio 15: Linio 15:
Fonto: [[Louis BASTIEN]], [[Enciklopedio de Esperanto]]
Fonto: [[Louis BASTIEN]], [[Enciklopedio de Esperanto]]


==Honorigoj==
== Honorigoj ==
La strato en [[Villandry]], kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.
La strato en [[Villandry]], kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.


== Literaturo ==
== Literaturo ==
* '''1963''': Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). [http://villandry.free.fr/peltier.html Parta franca traduko de R. Boré].
* '''1963''': Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). [http://villandry.free.fr/peltier.html Parta franca traduko de R. Boré].


==Notoj==
== Notoj ==
<references/>
<references/>


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=peltier&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Émile Peltier en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]]
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=peltier&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Émile Peltier en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Émile Peltier en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Émile Peltier en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperokatolika.org/historio/peltier.htm Kelkaj dokumentoj pri Peltier] en la retejo de [[Espero Katolika]].
* [http://www.esperokatolika.org/historio/peltier.htm Kelkaj dokumentoj pri Peltier] en la retejo de [[Espero Katolika]].
*{{fr}} [http://villandry.free.fr/peltier.html Biografio]
* {{fr}} [http://villandry.free.fr/peltier.html Biografio]


{{EdE|P}}
{{EdE|P}}
Linio 37: Linio 37:


[[fr:Émile Peltier]]
[[fr:Émile Peltier]]
[[la:Emilius Peltier]]
[[la:Aemilius Peltier]]

Kiel registrite je 22:14, 17 maj. 2011

Emile Peltier

Emile PELTIER (peltje) (naskiĝis la 17-an de septembro 1870 en Villandry (apud Tours), Francio, mortis la 17-an de februaro 1909 en Lourdes) estis franca katolika pastro kaj pioniro de la katolika Esperanto-movado.

Vivo

Peltier studis en la teologiaj seminarioj de Tours kaj estis presbiterigita la 1-an de junio 1894. Li estis paroĥestro de Sennevières kaj poste de Cheillé, fine instruisto ("profesoro") de angla lingvo ĉe la Supera Seminario kaj ĉe la Lernejo "Gregoire-le-Grand" en Tours[1]. Poste pro malbonfarto, malgraŭ sia spirita valoro, li restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de malgrava paroĥo Sainte-Radegonde (apud Tours).

Esperanta agado

Peltier estis pioniro de Esperanto ĉe la katolikoj. Li esperantiĝis en 1901. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion.

Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, Esperant-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En oktobro 1903, Espero Katolika fariĝis okpaĝa gazeto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro, Peltier diris la unuan Esperantistan meson, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea episkopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la dua kongreso en Ĝenevo en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2-an de septembro 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por Esperanto Pio la 10-a, estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado.

Verkoj

Peltier prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Jesuo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kurso de Esperanto“, 1907. Traduko de Gustave Boissaries: „Lando de Mirakloj“, 1908.

Fonto: Louis BASTIEN, Enciklopedio de Esperanto

Honorigoj

La strato en Villandry, kie Peltier naskiĝis en domo n-ro 6, estis nomita "rue Émile Peltier" por honori lin.

Literaturo

  • 1963: Hoen, Nicolaas G. Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo - biografio. Tilburg: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 1963, 45 p. (IKUE-Kajero 1) (Kristana kulturo 1). Parta franca traduko de R. Boré.

Notoj

  1. Laŭ malnova esperanta gazeto, probable Espero katolika.

Eksteraj ligiloj