Bienvenue chez les Ch'tis: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: pcd:Bienvenue chez les Ch'tis |
e r2.6.4) (robota modifo de: it:Giù al Nord (film) |
||
Linio 72: | Linio 72: | ||
[[fr:Bienvenue chez les Ch'tis]] |
[[fr:Bienvenue chez les Ch'tis]] |
||
[[he:ברוכים הבאים לצפון]] |
[[he:ברוכים הבאים לצפון]] |
||
[[it:Giù al |
[[it:Giù al Nord (film)]] |
||
[[nl:Bienvenue chez les Ch'tis]] |
[[nl:Bienvenue chez les Ch'tis]] |
||
[[no:Velkommen til Chti'ene]] |
[[no:Velkommen til Chti'ene]] |
Kiel registrite je 10:59, 21 jul. 2011
Bonvenon en Ŝti-lando | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Bienvenue chez les Ch’tis |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca, pikarda |
Kina aperdato | 20-a de februaro 2008 |
Daŭro | 106 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Pierre Aïm |
Reĝisoro(j) | Dany Boon |
Produktisto(j) | Claude Berri, Jérôme Seydoux |
Scenaro | Dany Boon, Alexandre Charlot, Franck Magnier |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Francio • Bergues • Salon-de-Provence |
Muziko de | Philippe Rombi |
Rolantoj | Kad Merad • Dany Boon • Zoé Félix • Anne Marivin • Line Renaud • Stéphane Freiss • Michel Galabru • Patrick Bosso • Bruno Tuchszer • Christophe Rossignon • Claude Talpaert • Fred Personne • Guy Lecluyse • Jenny Clève • Jérôme Commandeur • Lorenzo Ausilia-Foret • Nadège Beausson-Diagne • Philippe Duquesne • Zinedine Soualem |
Produktinta firmao | Pathé, Hirsch, Les Productions du Chicon, TF1 Films Production |
Honorigoj | Q111970528 |
IMDb | |
Bienvenue chez les Ch’tis (“Bonvenon en Ŝti-lando”, "Ŝti" estas dialekta vorto por nordfrancoj) estas franca filmo aperinta en 2008. Ĝi estas la dua filmo de la franca humuristo Dany Boon, post La Maison du bonheur.
Intrigo
Philippe Abrams (Kad Merad), estro de poŝtoficejo en Salon-de-Provence en Bouches-du-Rhône (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe mediteranea marbordo. Ĉar li malsukcese provis fripone kredigi, ke li estas invalido, li estas punita: oni enoficigas lin al Bergues en Nordfrancio, apud Dunkerque.
En la filmo, sudfrancoj opinias, ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Kontraŭatende li malkovras tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul (Dany Boon), poŝtisto en la oficejo, kiun li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino (Zoé Félix), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimeco estas bona por ilia rilato. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni al Bergues.
Aktoroj
- Kad Merad: Philippe Abrams, poŝtoficisto
- Dany Boon: Antoine Bailleul, leterportisto kaj kariljonisto
- Zoé Félix: Julie, edzino de Philippe Abrams
- Anne Marivin: Annabelle Deconninck
- Line Renaud: patrino de Antoine Bailleul
- Stéphane Freiss: Jean
- Philippe Duquesne: Fabrice Canoli
- Guy Lecluyse: Yann Vandernoout
- Lorenzo Ausilia-Foret: Raphaël Abrams, filo de Philippe kaj Julie
- Michel Galabru: praonklo de Julie, kiu vivis infane en nordo
- Patrick Bosso: ĝendarmo de aŭtovojo A7
- Fred Personne: S-ro Vasseur
- Zinedine Soualem: Momo
- Jérôme Commandeur: inspektisto Lebic
- Alexandre Carrière: Tony
- Jenny Clève: maljunulino kantanta Le P'tit Quinquin
- Christophe Rossignon: la kelnero
Pri la filmo
La vorto Ch’ti (elparolata "ŝti") estas dialekta nomo de iuj loĝantoj de norda Francio. Ĝi ankaŭ estas la nomo de ties lingvo, pikarda dialekto, kiu preferas la ŝuŝajn sonojn al la siblaj.
Dany Boon deziris realigi filmon pri sia devena regiono. Li konstatis, ke multaj francaj komedioj okazas en suda Francio (Brice de Nice, Taxi), dum nordo estas loko de dramaj filmoj (Germinal).[1]
Bienvenue chez les Ch’tis aperis la 20-an de februaro 2008 en Nordo-Kaleza Markolo kaj en kelkaj kinejoj de Somme. Ĝi aperis en tuta Francio unu semajnon poste. La filmo rapide fariĝis granda sukceso: je la 8-a de aprilo, pli ol 17 milionoj da spektantoj vidis ĝin, 6 semajnojn post la apero. Estas la unua franca filmo plej vidita en Francio, antaŭ La Grande Vadrouille.
Videoteko
Aperis DVD, blu-radia disko kaj VHS-kasedo la 29-an de oktobro 2008.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Aldono de La Voix du Nord, 20-a de februaro 2008 - p.4