Akvofala apuseto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
e r2.6.4) (robota aldono de: sv:Jättesalangan |
||
Linio 33: | Linio 33: | ||
[[ms:Burung Layang-layang Hantu]] |
[[ms:Burung Layang-layang Hantu]] |
||
[[nl:Reuzensalangaan]] |
[[nl:Reuzensalangaan]] |
||
[[sv:Jättesalangan]] |
Kiel registrite je 22:51, 14 feb. 2012
Akvofala apuseto | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La Akvofala apuseto aŭ Giganta apuseto (Hydrochous gigas) estas specio de apuseto de la familio de Apusedoj. Ĝi estas la ununura specio ene de la genro Hydrochous. Ili estas unikaj inter apusetoj, ĉar nestumas ĉe akvofaloj, kiel kelkaj cipseloj. Krome kaj la genro kaj la specio estas intermeza inter Collocalia kaj Aerodramus, ĉar ĝi havas grizan plumaron, sed ne ekolokigon. Ŝajne ĝi estas parenco de la Aerodramus papuensis kaj de aliaj specioj de la genro Aerodramus. Temas pri eta birdo 16 cm longa kaj 37 g peza.
Disvastiĝo
Ĝi loĝas en kontinenta Malajzio, kaj en montaroj de Sumatro kaj Okcidenta Javo, en Indonezio, en trpikaj aŭ subtropikaj montetaj kaj montaraj arbaroj aŭ malfermaj kamparoj, sed ĉiam proksime de akvofaloj, kiujn uzas kiel nestolokoj (ĉefe apud aŭ eĉ malantaŭ ili) kaj kio nomigas la specion. Oni vidis tiujn birdojn ankaŭ en Borneo, en Saraŭako kaj Sabaho, en Malajzio, kaj en Brunejo, sed oni ne atingis ekzempleron tie kaj pro tio tiu informo ne estas certiga. Ŝajne ne estas kolonia specio, sed almenaŭ ĉe Gede-Pangrango, Javo, estis unu kolonio sufiĉe granda, sed kio poste malpliiĝis. La plej minaca danĝero estas senarbarigo, tio estas detruo de la arbaro hejmo de la specio. Ĉiukaze la specio aperas je 300 ĝis 2,400 m sur la marnivelo.
Kutimoj
Ĝi nestumas malantaŭ aŭ apud akvofaloj en rokofendoj. La nesto estas konstruita el musko kaj radikeroj kungluitaj per salivo, kiel ĉiu apuso. Ili manĝas dumfluge flugantajn insektojn.
Referenco
- BirdLife International 2004. Hydrochous gigas. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.