Stacio Anderson Mesa: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Stacio Anderson Mesa ''' (angle : ''Anderson Mesa Station'', koord. {{coord|35|05|49|N|111|32|09|W|}}, alto 2163 m super marnivelo) estas [[astronomio|astrono... |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) |eta |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
==Instrumentoj== |
==Instrumentoj== |
||
[[Dosiero:NPOI.Usic.jpg| |
[[Dosiero:NPOI.Usic.jpg|eta|230px|Optika Interferometro de la Mararmeo]] |
||
*La [[teleskopo]] ''Perkins'' de 1,83 metro de diametro<ref>[http://www.lowell.edu/research_telescopes_perkins.php The Perkins telescope, el la paĝaro de ''Lowell Observatory'')] {{lingvokodo|en}}</ref>, (kunuzita kun la [[Universitato de Bostono]] kaj la [[Ŝtata Universitato de Georgio]]. Ĝi origine estis en la [[Observatorio Perkins]] de [[Delaware (Ohio)|Delaware]] ([[Ohio]]) kaj estis alportita en Anderson Mesa en [[1961]]. |
*La [[teleskopo]] ''Perkins'' de 1,83 metro de diametro<ref>[http://www.lowell.edu/research_telescopes_perkins.php The Perkins telescope, el la paĝaro de ''Lowell Observatory'')] {{lingvokodo|en}}</ref>, (kunuzita kun la [[Universitato de Bostono]] kaj la [[Ŝtata Universitato de Georgio]]. Ĝi origine estis en la [[Observatorio Perkins]] de [[Delaware (Ohio)|Delaware]] ([[Ohio]]) kaj estis alportita en Anderson Mesa en [[1961]]. |
||
*La teleskopo ''John Hall'' de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en [[1970]]. |
*La teleskopo ''John Hall'' de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en [[1970]]. |
Kiel registrite je 21:38, 9 apr. 2012
La Stacio Anderson Mesa (angle : Anderson Mesa Station, koord. 35° 05′ 49″ N 111° 32′ 09″ U / 35.09694 °N, 111.53583 °U (mapo), alto 2163 m super marnivelo) estas astronomia observatorio establita en 1959 de la Observatorio Lowell en la Konteo Coconino, Arizona (Usono), ĉirkaŭ 19 km sud-oriente de la ĉefa observatorio de "Mars Hill" en Flagstaff (Arizono). Ĝi estis tie instalita por foriĝi el la luma poluo.
Ĝia MPC kodo : 688 [1].
La instrumentoj de la Stacio Anderson Mesa utilis por la programo LONEOS inter 1997 kaj 2008.
Instrumentoj
- La teleskopo Perkins de 1,83 metro de diametro[2], (kunuzita kun la Universitato de Bostono kaj la Ŝtata Universitato de Georgio. Ĝi origine estis en la Observatorio Perkins de Delaware (Ohio) kaj estis alportita en Anderson Mesa en 1961.
- La teleskopo John Hall de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en 1970.
- La teleskopo "NURO" de 0,79 m., uzita de la konsorcio "National Undergraduate Research Observatory (NURO)" aŭ "Nacia Observatorio de Mezlerneja Esploro".
- La Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo, long-baza optika interferometro kunlbore uzita de la Observatorio Lowell, de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono kaj de la Esplora Laboratorio de la Usona Mararmeo. Konstruita en 1992, tiu optika interferometro donis sianj unuajn bildojn en 1996[3].
Eksaj instrumentoj
- La schmidt-teleskopo de 0,6 m uzita por LONEOS. Origine en la Observatorio Perkins, ĝi estis alportita en Anderson Mesa en 1990. Ĝi ne plu estas uzata de la fino de la programo LONEOS en 2008.
- La tiel nomata"Pluto Discovery Telescope" (refraktoro de 0,33 m per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon), alportita en Anderson Mesa en 1971, estis realportita en "Mars Hill" en 1992.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ The Perkins telescope, el la paĝaro de Lowell Observatory) (angle)
- ↑ http://adsabs.harvard.edu/abs/1998ApJ...496..550A The Navy Prototype Optical Interferometer, de J.T. Armstrong kaj aliaj, el Astrophysical Journal vol.496, p. 550] (angle)