Stacio Anderson Mesa
Etoso
Stacio Anderson Mesa | ||
---|---|---|
steloobservatorio | ||
Komenco | 1960 vd | |
Geografia situo | 35° 5′ 49″ N, 111° 32′ 9″ U (mapo)35.096944-111.535833Koordinatoj: 35° 5′ 49″ N, 111° 32′ 9″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Coconino County | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Stacio Anderson Mesa (angle Anderson Mesa Station, alto 2163 m super marnivelo) estas astronomia observatorio establita en 1959 de la Observatorio Lowell en la Konteo Coconino, Arizona (Usono), ĉirkaŭ 19 km sud-oriente de la ĉefa observatorio de "Mars Hill" en Flagstaff (Arizono). Ĝi estis tie instalita por foriĝi el la luma poluo.
Ĝia MPC kodo : 688 [1].
La instrumentoj de la Stacio Anderson Mesa utilis por la programo LONEOS inter 1997 kaj 2008.
Instrumentoj
[redakti | redakti fonton]- La teleskopo Perkins de 1,83 metro de diametro[2], (kunuzita kun la Universitato de Bostono kaj la Ŝtata Universitato de Georgio. Ĝi origine estis en la Observatorio Perkins de Delaware (Ohio) kaj estis alportita en Anderson Mesa en 1961.
- La teleskopo John Hall de 1,07 metro, instalita en Anderson Mesa en 1970.
- La teleskopo "NURO" de 0,79 m., uzita de la konsorcio "National Undergraduate Research Observatory (NURO)" aŭ "Nacia Observatorio de Mezlerneja Esploro".
- La Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo, long-baza optika interferometro kunlabore uzita de la Observatorio Lowell, de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono kaj de la Usona Mararmea Esplora Laboratorio. Konstruita en 1992, tiu optika interferometro donis siajn unuajn bildojn en 1996[3].
Eksaj instrumentoj
[redakti | redakti fonton]- La schmidt-teleskopo de 0,6 m uzita por LONEOS. Origine en la Observatorio Perkins, ĝi estis alportita en Anderson Mesa en 1990. Ĝi ne plu estas uzata de la fino de la programo LONEOS en 2008.
- La tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (refraktoro de 0,33 m per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon), alportita en Anderson Mesa en 1971, estis realportita en "Mars Hill" en 1992.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Paĝaro de Lowell Observatory
- angle The Telescopes of Lowell Observatory Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine