Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2092130)
Linio 36: Linio 36:
[[Kategorio:Liberio]]
[[Kategorio:Liberio]]
[[Kategorio:Geografio de Siera-Leono]]
[[Kategorio:Geografio de Siera-Leono]]

[[en:Western Guinean lowland forests]]
[[es:Selva guineana occidental de tierras bajas]]
[[ru:Западно-гвинейские низинные леса]]

Kiel registrite je 21:00, 23 mar. 2013

Situo de la ekoregiono.

La okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono inkluzivas la malaltebenaĵajn arbarojn etendiĝante ekde la Atlantika Oceano kelkajn centojn da kilometroj laninternen, kaj ekde okcidenta Ebur-Bordo tra Liberio, sudorienta Gvineo, plejparto de Siera-Leono, kaj enen de sudokcidenta Gvineo. La Sasandro de Ebur-Bordo disigas la okcident-gvineajn malaltaĵajn arbarojn de la orient-gvineaj arbaroj kiuj troviĝas oriente. Landinternen kaj okcidenten, la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko, kaj al gvineaj montarbaroj je pli altaj altitudoj.

La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-varmpunkto : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200.

Flaŭro

La ekoregiono ampleksas ĉiamverdajn arbarojn, kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, marĉarbarojn kaj riverbordajn arbarojn. La kanopeo atingas altecon de 30 metroj, kun arboj superantaj ĝis 50 aŭ 60 metrojn. La plej kutimaj arboj estas Dacroydes klaineana, Strombosia glaucescens (Olacaceae), Allanblackia floribunda (Clusiaceae), Coula edulis (Olacaceae) kaj Diospyros sanzaminika (Ebenaceae).

La superreganta vegetaĵaro de la ekoregiono estas la sekundara arbaro kiu rezultas el la brulmastrumada migra kampkultivado, kun rapide kreskantaj plantoj kiaj Funtumia africana, Holarrhena floribunda kaj Pycnanthus angolensis.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ekoregionoj de la Afrik-arbara ekoprovinco