Sorbo: Malsamoj inter versioj
Etoso
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:28, 2 aŭg. 2014
En kemio, absorbo aŭ prefere simple sorbo estas fizika aŭ kemia fenomeno aŭ procezo en kiu atomoj, molekuloj aŭ jonoj altiriĝas kaj fiksiĝas ene de alia materialo, ĉu gasa, likva aŭ solida. Tiu estas malsama procezo ol adsorbo, ĉar molekuloj (ab)sorbataj estas enprenataj per la tuta volumo, ne nur tenataj per la surfaco (kiel estas la kazo en adsorbo). En figura kaj pli ĝenerala senco, sorbo estas kondiĉo en kiu io enprenas alian substancon.
En multaj procezoj gravaj en teknologio, la kemia sorbo estas uzata anstataŭ la fizika procezo, ekzemple la sorbo de karbondioksido fare de natria hidroksido.