Ilirio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
* [[Mesapianoj]] |
* [[Mesapianoj]] |
||
* [[Historio de Eŭropo]] |
* [[Historio de Eŭropo]] |
||
* [[1160 Ilirio]], asteroido |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 15:40, 31 jan. 2015
En klasika historio, Ilirio aŭ Ilirujo estis regiono de la nuntempa okcidenta Balkana duoninsulo, loĝata de triboj de iliroj, kiuj parolis formon de Hindeŭropa lingvo (la iliran lingvon). La ĉefaj urboj de Ilirio estis Lisuso kaj (eble) Epidamnuso.
Ilirio situis borde de la Adriatika Maro, je ĝia norda flanko, kaj ĝia kerna parto kovris la marbordajn regionojn de la nunaj ŝtatoj Slovenio, Kroatio (Dalmatio) kaj Albanio.
Provincoj Iliriaj
Provincoj Iliriaj, france Provinces Illyriennes, estis inter proks. 1807 kaj 1812 nomo por teritorioj kiujn Napoleono konkeris kaj aneksis por la Franca Imperio. Al tiuj provincoj apartenis Dalmatio, parto de Kroatio, Istrio, Triesto, Görz, Karniolo/Krajino, kaj parto de Karintio.
Reĝlando Ilirio
Post la falo de Napoleono, la provincojn reakiris la Aŭstra imperio, kiu reorganizis ilin kiel Reĝlando Ilirio kun iom ŝanĝitaj limoj (Krajino, Karintio, Görz, Gradisca, Istrio). En 1849, post la revolucio kaj postaj ŝtataj reformoj, la reĝlando estis dissolvita. Ĝia teritorio fariĝis la kronlandoj Karintio, Krajino kaj Aŭstria Marbordo.
Malgraŭ la dissolvo de la reĝlando, la titolo "reĝo de Ilirio" plu estis parto de la titolaro de la imperiestro de Aŭstrio ĝis 1918.