Peider Lansel: Malsamoj inter versioj
Etoso
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Llydawr (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Llydawr (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
[[Kategorio:Svisaj verkistoj]] |
[[Kategorio:Svisaj verkistoj]] |
||
[[Kategorio:Romanĉlingvaj verkistoj]] |
Kiel registrite je 13:05, 6 apr. 2016
Peider LANSEL (nask. 15-an de aŭgusto 1863 en Pizo (Italio); mortis 8-an de decembro 1943 en Ĝenevo) estis poeto, eseisto kaj politika propagandisto por la konservado kaj oficialigo de la retoromanĉa lingvo. Li tradukis multajn poemojn de la monda literaturo en la romanĉan, i.a. de Nietzsche, Heine, Goethe, Lenau kaj Lermontow. Pro sia aktivado por la retoromanĉa lingvo kaj kulturo li en 1933 ricevis la titolon de "prohonora doktoro" de la universitato de Zuriko. Dek jarojn poste li ricevis la "Grandan Premion Ŝiller" (Grosser Schillerpreis) por sia poezia verkaro.
En Esperanto aperis
- La retoromanĉoj / Trad. Georgo Agricola (pseŭdonimo de Hans Jakob). Genève: UEA, 1938. 19 p.
- La vilaĝo en la silento; Tro frue / Trad. Marcel Jaccard: du poemoj en Svisa Antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 534.
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Peider Lansel ĉe Wikisource
- Lansel, Peider en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Retejo pri Peider Lansel (retoromanĉa kaj germana)
- Peider Lansel en la retejo de la grizona komunumo Sent.
- Noto pri vizito de Peider Lansel al UEA en ties revuo Esperanto Feb. 1938, p. 13.