Norda Italio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:15, 19 apr. 2016

Mapo montranta Nordan Italion kiel difinite de la Istituto Nazionale di Statistica (Istat).

Norda Italio estas kultura kaj geografia regiono, sen ajna administracia celo, uzita por indiki la nordan parton de la itala ŝtato, ankaŭ neformale referencata kiel Il Nord, SettentrioneAlta Italia.[1] Ĝi konsistas el 8 regionoj en norda Italio: Aosta Valo, Piedmont, Ligurio, Lombardio, Emilia-Romagna, Veneto, Friuli-Venezia Giulia, Trentino-Alto Adige/Südtirol.[2] Laŭ la censo de 2011, ties loĝantaro estis de 27,213,372.[3] Por statistikaj celoj, la Istituto Nazionale di Statistica (ISTAT) uzas la terminojn Nordokcidenta Italio kaj Nordorienta Italio por identigi du el la kvin statistikaj regionoj en sia informaro. Tiuj samaj subdividaĵoj estas uzataj por marki unuanivelajn regionojn laŭ la Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj (NUTS) kaj regionojn ("NUTS 1 regionoj") ene de Eŭropa Unio, kaj la italajn konstituerojn por la Eŭropa Parlamento.

Notoj

  1. Castagnoli, Adriana. (2004) Culture politiche e territorio in Italia : 1945-2000. Milano: Angeli. ISBN 978-8846452337.
  2. Mangiameli, Stelio. (2012) Il regionalismo italiano tra tradizioni unitarie e processi di federalismo. Milano: Giuffrè. ISBN 978-8814174131.
  3. 15th Census of Italy. Istituto Nazionale di Statistica. Alirita 8a de Januaro 2014.