Kvakerismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra| per AWB |
aprobas la antaŭajn ŝanĝojn |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:George Fox.jpg| |
[[Dosiero:George Fox.jpg|eta|dekstra|[[George Fox]] helpis fondi la Religian Societon de Amikoj en 1652. Nuntempe ekzistas ĉ. 300.000 kvakeroj tra la mondo.]] |
||
[[Dosiero:Kiel mi estas kvakero.JPG|eta|220px|Kovrilpaĝo de Kiel mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977]] |
[[Dosiero:Kiel mi estas kvakero.JPG|eta|220px|Kovrilpaĝo de Kiel mi estas kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977]] |
||
Kiel registrite je 13:37, 25 maj. 2016
Kvakerismo (Religia Societo de Amikoj) estas religia movado fondita en la 17-a jarcento en Anglio de George Fox.
Ĝi radikas en kristanismo, sed krevigis la limojn de ties tradiciaj dogmoj. Ĝiaj anoj kredas ke dia revelacio povas okazi ĉiam kaj ĉie. Elstaraj diferencoj inter la Amikoj kaj tradiciaj kristanoj estas :
- (a) pli forta akcento de la individua respondeco;
- (b) la kredo, ke ĉiu homo povas senpere rilati al la dia fonto;
- (c) la celo reveni al pura kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj.
Ili rifuzas partopreni en ia ajn militado. Ili ne ĵuras, ĉar tio supozigus ke ili ne ĉiam diras la veron. Ili ne praktikas ritualajn sakramentojn, pro sia konvinko, ke la tuta vivo estas sakramenta.
Ĉe iliaj religiaj kunvenoj, kiuj povas okazi ie ajn, troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, ĉu viro aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, sub gvido de la Spirito.
La diservo estas plejparte silenta. Sed se iu estas emociita kaj volas paroli, li/ŝi parolas (mallonge).
Nuntempe ekzistas ankaŭ kvakeroj kun tradiciaj kristanaj religiaj kunvenoj, kun pastro, preĝlibro kaj ceremonioj, precipe en Latin-Ameriko kaj en Orienta Afriko.
Kvakera Esperantista Societo fondiĝis en 1921. Sekr. Douglas Draper.
En Esperanto aperis
- Kial mi estas Kvakero; Kvakera Esperantista Societo; 1977
- La Fundamentoj de la Kvakerismo de Caroline Stephens (1890) (tradukis Montagu Butler 1916)
- La Kvakeroj de Edouard Dommen, (trad. Jacqueline Lépeix ĉ 1996).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- [1] Kvakera Esperanto Societo (Quaker Esperanto Society).
- [2], [3] Enkonduko al Kvakeraj Kredoj kaj Kutimoj, de Hans Weening (tradukita el la angla).
- Libroj en Esperanto pri kvakerismo en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Quaker.org Multe da ligiloj pri la kvakerismo (en la angla)