Buzuko: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
20 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:Bouzouki2.jpg|thumb|right|200px|Boŭzoŭkio]]
 
'''Boŭzoŭkio''' (bouzouki) estas [[kordinstrumento]] kaj fakte temas pri longokola [[liuto]]. Kvankam tiu ĉi instrumento estas "juna", ties historio tuŝas ĝis [[Helena civilizo|prehelena periodo]]. Per la longeco de kolo ĝi estas simila al turka [[sazo]], el kiu estiĝis per diminutivo ankaŭ la nomo de tiu ĉi instrumento (Saz Buzuk -> Bouzouki). La konstrukcio de la korpo estas diference de sazo, kiun oni plimulte ĉizis el unu peco de ligno, transprenita el neapola [[mandolino]], per kio ĝi enviciĝas en familion de mandolinaj instrumentoj.
 
La unuaj instrumentoj de tiu ĉi nomo komencis aperi en la dua duono de la [[19-a jarcento]], tiam ili estis preskaŭ nedistingeblaj de la turka sazo, komence de la [[20-a jarcento]] jam ili estis similaj al tiuj hodiaŭaj. Ĝis la [[dua mondmilito]] ekzistis sole seskordaj instrumentoj. Kvara [[kordo]] estis aldonita nur post la dua mondmilito. Pli malnovaj versioj havas 3 parojn de kordoj agorditaj je dD-AA-DD, pli novaj okkordaj versioj havas 2 parojn de kordoj agorditaj po oktavoj, pluaj 2 estas unisono cC-fF-AA-DD. Ludo je boŭzoŭkio karakterizas per rapidaj kuroj kombinitaj kun ornamaĵoj kaj tremolo (Tremolo estas gitara ludtekniko. Tio estas rapida plektra tekniko eluzanta ripetadon de samaj tonoj.)

Navigada menuo